Enkomputiligis Don HARLOW

Humuraĵoj

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1991/7, p. 19


Alfabeto

Instruisto: Rene, ĉu vi povas parkere legi la alfabeton?
Rene: Sendube.
Instruisto: Diru, kiu litero estas post A.
Rene: Ĉiuj aliaj.

Miskompreno

Iu gastis ĉe sia amiko en Parizo. La mastro varme akceptis lin. Sed la gasto restis tiel longe, ke la mastro malĝojiĝis. Tamen la gasto ankoraŭ ne intencis foriri, kaj la mastro fine demandis la gaston ĝentile: "Ĉu vi ne sopiras al viaj edzino kaj infanoj?"

La gasto respondis senprokraste: "Dankon pro via afableco; morgaŭ mi skribos, ke ili venu ĉi tien."