Enkomputiligis Don HARLOW

Kiu estas ŝia patrino?

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1991/7, p. 44


Al la elementa lernejo de vilaĝo venis nova instruistino. Ŝi estis juna kaj silentema, malofte parolis pri sia familio kun siaj kamaradoj. En dimanĉoj kaj festotagoj ŝi ofte iris en la gubernian urbon aŭ kamparon, sed ĉiufoje ŝi diris al siaj kamaradoj, ke ŝi iras viziti sian patrinon. La kamaradoj miris: Kie estas ŝia patrino?

Ŝi nomiĝas Zhang Fengmei. Kiam ŝi estis unujara, ŝiaj gepatroj eksedziĝis. Ŝia patro ne reedziĝis timante, ke duonpatrino malbone traktos ŝin. La patro spertis multajn malfacilojn por vivteni ŝin. Kiam ŝi lernis en mezlernejo, li estis trafita de kancero. Antaŭ la morto li diris al la filino: "Vi perdos la patron, sed vi neniel ĉesu lerni."

Tri tagojn post la forpaso de la patro, onklino forportis ŝin. Pasis multe da tagoj, sed neniu el la familio de la onklino menciis ŝian lernadon. Ŝi demandis tion al la onklino, kaj tiu ĉi respondis: "Vi ne bezonas viziti lernejon. Mi vivtenos vin: Estonte, mi havigos al vi okupon kaj edzinigos vin al bona viro."

Ŝi neniel povis forgesi la lastan vorton de sia patro. Ŝi volis daŭrigi la lernadon. Ŝi reiris al sia hejmo.

Fengmei forestis de leciono jam unu semajnon. La ĉefinstruistino maltrankviliĝis: "Ĉu io okazis al Fengmei?" En dimanĉo ŝi venis al la hejmo de Fengmei. Kiam ŝi vidis la ruĝajn ŝvelajn okulojn de Fengmei kaj la funebran rubandon sur ŝia brako, ŝi komprenis, ke malfeliĉo falis sur ŝin. Ŝi firme brakumis sian bonan lernantinon.

En la sekvanta tago la instruistino raportis la malfeliĉon de Fengmei al la lernejestro. La lernejestro konsentis, ke Fengmei lernos senpage.

De tiam Fengmei ofte trovis en sia librosako monon kaj necesaĵojn por lernado, sed ne sciis, kiuj donacis al ŝi.

Dank' al la helpo de la instruistino kaj kamaradoj, Fengmei sukcesis trapasi la ekzamenon por eniri normalan lernejon. Sed kiam Fengmei ricevis la sciigon pri akcepto de la lernejo, ŝi falis en malĝojon: ŝi ne havas monon por kotizi kaj sin vivteni. Ŝi ploris.

Najbara onklino konsolis ŝin: "Ne ĉagreniĝu. Mi vendos mian porkon kaj ni havos monon." Sed kontraŭ unu porko ŝi povis akiri nur 200 juanojn, kiuj ne sufiĉis por la bezono.

La ĉefinstruistino informiĝis pri la afero kaj tuj raportis ĝin al la lernejestro. Li alvokis la lernejanojn al monhelpo kaj petis helpon de la gubernia civila administracio. La administracio promesis pagi kotizon por Fengmei, kaj la mono kolektita en la lernejo estis uzata por ŝin vivteni. La estrino de la civila administracio akceptis Fengmei kaj kuraĝigis ŝin al bona lernado.

Fengmei estis ironta al la normala lernejo. Ŝi firme premis la manon al la ĉefinstruistino, najbara onklino kaj estrino de la civila administracio, kaj diris en emocio: "En la infaneco mi perdis la patrinon, sed nun mi havas multajn karajn patrinojn ..." Larmoj brilis en la okuloj de ĉiuj ĉeestantoj. "