Enkomputiligis Don HARLOW

Ĉinaj proverboj

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1991/8, p. 31


Delikata maĉado,
Profunda studado.

Neakrigita glavo rustigas,
Mallernema homo postiĝas.

Ju pli spiko plenas, des pli ĝi kliniĝas,
Ju pli multescia, des pli sciavida.

Posedita scio ne uzita,
Kiel plugita tero ne prisemita.