Enkomputiligis Don HARLOW

Surdamuta knabo

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1991/8, p. 48


Mia familio transloĝiĝis, sed mi ne ŝanĝis la lernejon, tial mi devis veturi per aŭtobuso al la lernejo anstataŭ piediri. Ĉe la fino de la linio estis lernejo de surdamutuloj, kaj ĉiutage mi renkontis kelke da surdamutaj lernantoj en veturado.

Mi miris pro ilia "parolado". Mi neniel povis kompreni la sonojn, kiujn ili faris. Ankaŭ iliajn gestojn mi ne komprenis. Tamen mi vidis iliajn mienojn de gajo kaj malgajo. Kelkiam ili grimacis unu al aliaj, sed mi ne povis kompreni, kion ili "diris".

Inter ili estis knabo malpli granda ol mi. Lia vizaĝo ronda, liaj okuloj brilaj kaj lia mieno ĉiam serena. Pasis multe da tempo, kaj mi komencis ŝerci kun li. Mi imitis liajn gestojn kaj mienon. Kaj tiam li montris koleron, sed li nenion "diris" kaj nur fiksis rigardon sur mi.

Iun tagon plumbaj nuboj kovris la ĉielon. Estis baldaŭ pluvonta. Post la lecionoj mi veturis hejmen kaj renkontis la knabon en aŭtobuso. Malantaŭ li staris kelke da pli grandaj surdamutaj lernantoj. Mi iam aŭdis, ke surdamutuloj estas venĝemaj, kaj min movis for de ili al la alia pordo de la aŭtobuso.

En la sekvanta haltejo mi devis elbusiĝi. Mi ŝovis la manon en la librosakon, sed ne trovis la monatan bileton. Mi diris al la konduktoro: "Onklo, mi forgesis kunporti la monatan bileton." "Do vi devas aĉeti bileton." Mi serĉadis en la librosako kaj trovis neniun cendon en ĝi. Ĝuste tiam mi aŭdis konatan sonon de la knabo. Li iris al mi. Mi vidis, ke li tenas monon en la mano. Mi komprenis, ke li volas aĉeti por mi bileton. En ĝojo mi sentis ankaŭ penton, ke antaŭe mi malĝentile imitadis lin. Mi tre dankis lin, ke li liberigis min el embaraso. Mi volis diri al li dankon, sed ekpensis, ke li ne povas aŭdi. Mi volis gesti per la manoj, sed ne kapablis. Ĉe tiu momento la aŭtobuso atingis la haltejon kaj mi tuj eliris. Falis pluvego, kaj mi atendis en la pluvbudo de la haltejo.

Pluvis pli kaj pli forte. Evidente la pluvo daŭros longe. "Kiom longe mi atendos? Multe da hejmtaskoj atendas min. Ne, mi ne povas atendi plu." Ĝuste kiam mi estis elkuronta el la budo, mi estis haltigita de la muta knabo, kiu aĉetis por mi la bileton. Li fingre montris sian ombrelon, montris sin kaj min. Mi komprenis, ke li volas akompani min hejmen. Mi skuis la manon kaj diris: "Dankon, sed mi iru sola." Mi estis elpaŝonta, kaj li kaptis min forte je la brako. Mi skribis sur papero: "Kie vi loĝas?" Kaj li skribis sian adreson. Mi estis surprizita: Li devas trapasi ankoraŭ tri haltejojn por atingi sian hejmon.

Li akompanis min ĝis mia hejmo. Li ne eniris en la domon kaj tuj reiris al la haltejo.

Mi larmis kun dankemo, rigardante lian forirantan figuron. Mi decidis lerni gestojn de surdamutuloj, ĉar mi volis verŝi al li mian koron, ne nur simplan "dankon".