Enkomputiligis Don HARLOW

Matene de la Patrina Tago

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1991/10, p. 48


Mia okjara fileto Justeno ŝatis vagadi senfare. Ĉiam li motivis sian petolaĵon. Ĉiutage, kiam li estis ironta al lernejo, mi adiaŭis lin per kiso kaj atentigis lin: "Revenu hejmen nepre antaŭ la tria horo posttagmeze."

Mi ne estis fiera pri mia faro, mi estis hezita, ĉu mi devas esti severa aŭ dorlota. Sed matene de la Patrina Tago perdiĝis Justeno.

Antaŭvespere de tiu tago, ĉe la manĝotablo, miaj du pliaĝaj infanoj sugestis al mi, ke mi ricevos en surpriziĝo iliajn donacojn en la sekvanta tago. Sed Justeno sidis senparole. Poste la infanoj eliris kaj enlitiĝis.

En la sekvanta mateno, apenaŭ batis la sesa, mia filino hastis en mian ĉambron: "Justeno ne estas en la lito." Mi eksaltis kaj konjektis, ke li televidas en alia ĉambro. Sed li ne estis tie. Mi vokis lin, sed estis neniu respondo. "Ĉu li kaŝiĝis?" Mi priserĉis la tutan domon: sub la lito, en murŝrankoj ... Kaj fine mi eliris el la domo.

Estis dimanĉo, kaj la kutime brua strato nun estis kvieta, ĉar oni ne ellitiĝis tiel frue. La biciklo de Justeno staris ĉe la pordo. Sur la lito estis malordaj litaĵoj. Li eliris nudpiede. Se hodiaŭ ne estus la Patrina Tago, mi povus trovi lian motivon de foresto. Sed hodiaŭ estis la Patrina Tago, kaj mi ne povis imagi la kialon.

Mi kaj miaj infanoj vokadis dudek minutojn sur la strato. Mi devis peti helpon de la polico. Mi telefonis kun retenita timego, ke mia infano perdiĝis.

La deĵoranta policano senĉese konsolis min kaj promesis tuj sendi helpanton. Mi demetis la telefonon kaj cerbumis, kien Justeno iris kaj kial li tien iris. Kiam mi preskaŭ malesperiĝis, subite mi ekpensis pri mia florbedo. Por atingi gin necesas transiri kvar stratojn. Sed mi ne povis kompreni, kial li iris tien. Tamen ĝi estis la loko, nur kie mi ne serĉis. Mi sidiĝis en la aŭton kaj malrapide veturis tien.

Sur la unua strato mi ne trovis lin, kaj ankaŭ sur la dua kaj tria stratoj mi ne trovis lin. Mi vidis lin sur la kvara strato. Li estis malvigle iranta returne, en negliĝo, sen ŝuoj. Ĉi-momente malŝarĝiĝis mia koro.

Kiam li enrampis en la aŭton, mi demandis lin: "Kial vi venis tien?" Li ekploris.

"Mi volas iri al via florbedo," li ekploregis. Mi prenis lin en mian sinon kaj sentis, ke lia malgranda korpo forte alpremiĝis al mi.

"Kial tien?"

"Ĉar," li diris singultante, "mi vekiĝis kaj ekmemoris, ke hodiaŭ estas la Patrina Tago kaj mi ankoraŭ ne pretigis donacon al vi, mi volis preni bukedon da floroj por vi. Sed kiam mi venis ĉi tien, mi ekmemoris, ke vi ne permesas al mi transiri sola la straton."

Ĉiutage ni riĉigas nian memoron per neforgeseblaj scenoj de la vivo. Kiam mi fiksis mian rigardon sur lia vizaĝo, mi konvinkiĝis, ke mi memoros dum mia tuta vivo la scenon: matene de la Patrina Tago, nudpieda knabo en negliĝo, sola sur senhoma strato.