0 Tri juanoj

Enkomputiligis Don HARLOW

Tri juanoj (1)

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1991/11, p. 42


Mi estas pakistanano studanta en Pekino. En la someraj ferioj ĉi-jare mi vojaĝis al Hongkongo. Mi revenis al Pekino kun multe da pakaĵoj. Mia amiko promesis veni al la stacidomo por min helpi. Mi atendis lin longe, sed ne trovis lin.

Kiam mi estis maltrankvila, mi vidis viron vagadanta proksime. Li estis malgrasa, pala kaj mezastatura, lia nigra pantalono malpura kaj ĉifona. Krome ŝiriĝis la dekstra ŝultro de lia ĉemizo. Liaj vestoj surhavis polvon, ŝajne li dormis surtere. Tie li staris, ĵetis la rigardon jen al mi, jen al miaj pakaĵoj. Kiam lia rigardo renkontis la mian, li movetis la lipojn, ŝajne volis alparoli min. Sed li nenion diris.

Mi salutis lin. Ekbrilis liaj okuloj. Li iris renkonte al mi, respondante mian saluton. Mi demandis, kiel li nomiĝas, ĉu li iun atendas. Li diris, ke lia familia nomo estas Li kaj li estas kamparano de fora provinco. Li venis al Pekino por serĉi laboron, aŭdinte, ke en Pekino oni povas facile trovi laboron. ŝed anstataŭ trovi laboron, li perdis sian monon kaj ne povis reiri hejmen. Sen mono li tranoktis en la atendejo de la stacidomo. Mi tre simpatiis kun li kaj intencis helpi lin per kelka mono. Sed li fordankis, proponante: "Vi kunportas tro multe da pakaĵoj. Se vi permesos, mi portos viajn valizojn ĝis la taksi-stacio. Kaj vi povos pagi al mi pro tio." Ĉar mi estis intencanta havigi al mi taksion, mi volonte akceptis lian proponon.

Mi demandis, kiom da mono li postulas. Kaj li diris, ke tri juanoj jam sufiĉas. Mi goje konsentis kaj li jam prenis miajn du grandajn kofrojn kaj ekiris eksteren. Mi sekvis lin kun aliaj miaj valizoj.

La stacidomo estis plenplena de homoj kaj ni trairis kun malfacilo. Subite mi trovis mian amikon aliranta al la elirejo. Mi tuj iris al li kun voko. Subite mi ekpensis pri s-ro Li kaj ĉirkaŭrigardis, sed li ne estis. Mi kaj mia amiko ne sukcesis trovi lin malgraŭ longa serĉado. Ni certiĝis, ke li ŝtelis la kofrojn, kaj tuj iris al la policejo por anonci la okazaĵon.

La sekvantan tagon mi sidis en mia ĉambro, kun ĉagreno pri miaj du perditaj kofroj. Subite mi aŭdis pordo-frapon. Mi malvigle iris malfermi la pordon. Mi ekkriis de ĝojo, ne povante kredi al miaj okuloj: "Ho, estas vi, sinjoro Li!" S-ro Li staris ĉe la pordo, kun la kofroj. Li klarigis al mi, ke li perdis min pro tromulteco de la homoj en la stacidomo, ke li serĉadis min plurajn horojn ĉe la stacidomo kaj atendadis ankaŭ longe ĉe la taksistacio. Nun li venis al mia loĝejo laŭ la adreso sur la etikedo de la kofro.

Mi invitis lin en mian ĉambron por iel regali lin, sed li fordankis, dirante, ke li estas okupata de alia afero. Mi tuj elprenis mian monujon kaj diris al li, ke la tuta sumo en la monujo apartenas al li (en la monujo estas 164 juanĉj). S-ro Li prenis la monujon, elprenis el ĝi 3 juanojn kaj redonis ĝin al mi. Post tio li adiaŭis min kaj foriris.


Piednoto

(1) Juano estas ĉina monunuo, 5.34 juanoj egalas al unu usona dolaro.