0 Virino en paspartuo (QIU Shanshan)

Enkomputiligis Don HARLOW

Virino en paspartuo

de QIU Shanshan

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1991/11, paĝoj 30-31


En la unua semajnfino post mia transloĝiĝo en novan apartamenton, mi gastigis miajn amikojn en mia nova loĝejo. Unu el ili estis Fangfuceo, mia kunlernanto en universitato. Ĉirkaŭrigardinte per preskaŭ fermitaj okuloj mian ĉambron, li diris montrante la muron kontraŭ la kanapo en la gastoĉambro: "Tie ĉi devas esti du pentraĵoj."

"Kiaj pentraĵoj? Mi preferus rezervi la lokon por viaj majstraĵoj." Mi scias, ke li ŝatas fotografadon kaj kelkaj el liaj verkoj estas tre bonaj. Kaj mia edzino aldonis: "Mi plej ŝatas viajn pejzaĝajn fotojn."

Fang ridetis: "Bone, se vi afable taksas miajn fotografaĵojn. Mi promesas donaci al vi du-tri fotojn." Ĉe tio li fiksis sian rigardon sur la muro.

Mi ne estis hejme, kiam Fang venis kun tri fotoj en paspartuo. Mia edzino akceptis lin.

La unua estis pejzaĝa. Li estis lerta en fotado de pejzaĝoj. La foto montris junan arbon en sovaĝa kampo, kiu staras spitante neĝan ŝtormon. La ĉielo estis plumba, la neĝo blanka, la arbo nigra. La dua estas de konstruaĵo. Lastatempe li forte interesiĝis pri fotado de konstruaĵoj. En la foto alta domo ĉirkaŭita de skafaldo, speciale traktite en malluma ĉambro, aspektis kiel la litero A. La lasta estis foto de virino. Tute nuda, ŝi staris antaŭ fenestro. Bantuko kovris la antaŭan parton de ŝia korpo. Ĉar ŝi estis fotita kontraŭlume, kaj cetere ŝi tenis la kapon iom klinita, ŝia vizaĝo estis malklara. Ŝia pendanta hararo kaj la linioj de la korpo fariĝis la fokuso de la tuta foto.

Mia edzino miris. Ŝi ofte aŭdis de mi, kiel timida estis Fang antaŭ virino, ke li estis eĉ virinofobia, tial li restis virgulo, malgraŭ ke li jam aĝis pli ol 30 jarojn.

Estis nekonvene demandi plu, kaj mia edzino senĉese diris admiron por la fotoj, dum Fang, senĉese dankante ŝian komplimenton, helpis ŝin pendigi la paspartuojn sur la muro.

La nigra-blankaj fotoj en nigraj paspartuoj harmonie lokiĝis sur la muro, vivigante la palan muron.

Fang ekzamenis sian aranĝon kaj foriris kun kontenta rideto.

Tion rakontis al mi la edzino post mia reveno.

Kiam ŝi rakontis, mi atente rigardis la titolojn sub la fotoj. Ili estis "Arbo en neĝo", "Transformiĝo de A" kaj "Virino en paspartuo".

Kiam mia edzino trovis, ke mia rigardo fiksiĝis sur foto de virino, ŝi sin forturnis kun malkontento.

Mi diris laŭte: "Bone, tre bone. Li ja estas vera fotisto, ke tre ordinaraj objektoj fariĝis artismaj en liaj fotoj. Estas bedaŭrinde, ke li ne studis en arta instituto."

La edzino nenion komentariis pri mia parolo kaj iris en kuirejon kunportante manĝilaron.

Mia rigardo refoje falis sur la virinon en la foto. Mi ne sciis, pro kio ŝi vekis ĉe mi malagrablon. De kiam Fang interesiĝis pri virino, kaj ŝtele?

Mi demetis la okulvitrojn kaj rigardis la foton pli proksime por pli klare vidi la vizaĝon de la virino. Sed nur la nazpinto estis videbla. Laŭ la nazpinto oni povis konkludi, ke la glabelo estas alta.

Mi pririgardis la korpon.

La korpo de tiu virino estis belega, vera artaĵo. La delikata ebura brako nature pendis malsupren, la mano firme tenis bantukon, kio montris ŝian hontemon. Sub la gracia talio elstaris la plena ronda postaĵo. La longaj gamboj enfandiĝis en la nigro malsupre. La brusto estis nevidebla, sed kredeble tie estis bela vidaĵo.

Mia edzino estis multe malpli bela ol ŝi. Ankaŭ la virinoj, kiujn mi konis pli frue ol mian edzinon, ne povis superi ŝin. Ĉe tio ĵaluzo leviĝis kontraŭ Fang. Li longe silentis, kaj trafis belulinon tuj en la unua atako. Tiele mi motivis mian ĵaluzon.

Mi aŭdis paŝbruon de mia edzino. Mi direktis min al ŝi surmetante la okulvitrojn: "Vi jam finis laboron en kuirejo?"

Sed ŝi kriis al la fileto: "Iru lavi vian vizaĝon!"

Mi kaj Fang estis samklasanoj en universitato kaj loĝis en sama ĉambro. Ni bone sciis unu la alian. Ni estis intimaj kaj harmoniaj escepte en sinteno kontraŭ virinoj. Li resumis, ke dum la kvarjara studado en la universitato mi faris nur du aferojn: verki poemojn kaj enamiĝi. Li diris ĝuste.

Dume li kondutis tute male. Li ĉiam hastadis inter la loĝejo, biblioteko kaj manĝejo, fosadis en materialoj por sia "Studo pri klasikaj noveloj de Ming- kaj Qing-dinastioj". Li ne fumis, nek drinkis, kaj estis diskreta en rilato kun virinoj, tial la samklasanoj nomis lin Fangfuceo. (-fuceo estas nomo respekta ĝenerale por eruditoj seriozaj, malŝercemaj kaj pedantaj; sed ĉi tie la nomo Fangfuceo estas iom ironia.)

Ĉe diplomiĝo, la frukto de mia studenta vivo estis fianĉiĝo al studentino de fremdlingva fakultato, mia nuna edzino. Kaj tiu de Fangfuceo estis du disertacioj publikigitaj en akademiaj gazetoj. Per la honorario de la verkoj li aĉetis malkaran fotilon kaj komencis fotadon.

Ni enviis unu la alian, sed ne intencis imiti reciproke.

Kompreneble multe ŝanĝiĝis niaj karakteroj. La kialo estis tre simpla, ke mi estis postenigita en redakcio de serioza gazeto de serioza institucio, kies ĉefredaktoro estis tiel serioza, ke li ne ridis tiklate. Dum Fang fariĝis raportisto de iu tre influa ĵurnalo. Li diris, ke en lia kabineto, kontraŭ li, sidas tre kapabla kaj ĉarma raportistino. Sendube sur lin efikis nerimarkita influo. Mi sentis ĉagreniĝon pro ĵaluzo, ke Fangfuceo, ĉiam glacia al virinoj, fariĝis galanta.

Mi estis kaptita de la foto.

Ne erotika mi estis. Min konfuzis la demando: Kiu estas tiu belulino? Kiel ŝi estis konkerita de Fangfuceo?

Ĉiutage, kiam mi havis liberan tempon, mia rigardo vagadis sur la foto, sed nenion mi trovis. Mi ne volis agnoski mian malsukceson. Mi demetis la okulvitrojn kaj rigardis de proksime, aŭ faris abruptan ekrigardon al ĝi.

Fine mia edzino ofendiĝis kaj protestis: "Eĉ virinon en foto vi avidas?"

Kaj mi rebatis ŝian mokon: "Eĉ kontraŭ virino en foto vi ĵaluzas?"

Iun tagon, je abrupta ekrigardo mi subite rekonis en ŝi konatinon.

Studante en la dua klaso, mi enamiĝis en studentinon de belarta fakultato. Sed ŝi eĉ rigardeton ne ĵetis al mi kaj ekamis mian kompanon Fangfuceo. Konsidere la amikecon inter mi kaj Fang, mi cedis al li. Sed fine ŝi retiriĝis de li pro lia apatio.

Jes, certe estis ŝi! Nur ŝi havis tiel belan korpon. Mi povis imagi, kial ili rekuniĝis: ŝi ne povis forgesi la amon en la pasinta tempo, dum li ne povis rezisti la tenton de ŝia beleco.

En kontento pro la kompreno mi tamen sentis ĵaluzon. Mi ne povis kompreni, kial ŝi rifuzis tiun, kiu amis ŝin, sed enamiĝis en tiun, kiu estis apatia al ŝi.

Mi bezonis ateston. Se tiu ĉi virino vere estis ŝi, mi neniel povis toleri Fang paradi antaŭ mi.

Kiam Fang eniris, mi estis aprecanta la aliajn du fotojn. Perdiĝis mia scivolo, kiam mi jam sciis, kiu estis tiu virino en la foto.

"Kiel? Ĉu vi estas kontenta pri ĝi?"

"Kiu ŝi estas?" mi demandis rekte.

"Ĉu vi ne rekonis?"

Mi sidiĝis en kanapo kaj diris kun plena memfido: "Sendube mi jam rekonis ŝin. Sed mi bezonas vian konfeson."

"Neniom gravas mia konfeso," apatie diris Fang.

"Mi konfesas, ke mi ne povis konkeri ŝin."

"Kion vi volas sugesti?"

"Mi ne volas klare eldiri," mi ruze ridetis kaj atendis ŝanĝiĝon de lia mieno.

Fang ekridis post momenta hezito.

Silento signifas konfeson. Mi ĝoje diris al li, kiel mi rekonis ŝin en la foto. Mi diris konklude: "Ŝia plej fascina ĉarmo estas la gracia talio, tre ĉarma."

Subite Fang eksplodis de ridego, kio konfuzis min.

"Vi ŝajnigas vin ĉasta, sed fakte vi estas voluptavida," diris Fang post ridego.

"Ne turnu la paroltemon. Ĉu tiu estas ŝi?"

"Ne. Ĉu ŝi ne estas diino por vi? Krome post diplomiĝo mi neniam vidis ŝin." Fang diris kun tristeto.

Mi demandis plue: "Ĉu tiu estas la raportistino en via kabineto?"

"Ne, mi ne kuraĝas foti ŝin."

"Ĉu tiu estas via intervjuito?"

"Ne divenu. Ŝi ne ekzistas."

"Sed kiel mi klarigu al miaj amikoj?"

Fang levis la kapon, rigardis la foton kelkan tempon kaj diris al mi kun plezuro: "Vi povas diri, ke ŝi estas mia amatino."

Mi ĝojiĝis, ke Fangfuceo enamiĝis.

"Kiel vi opinias pri ŝi? Ĉu vi ekkonis ŝin? Kiam vi edziĝos?"

Nenion li respondis kaj fine diris en malvigleco: "Ŝi ne ekzistas."

Mi miris. Ĉu la virino ne ŝatas lin? Aŭ li havas psikan obstaklon?

Mi ne sciis, kiel mi povus helpi lin.

De tiam mi ne cerbumis plu pri la foto. Ĝi refariĝis artaĵo.

Iun tagon mia fileto ludis pilkon en la gastoĉambro. La pilko frapiĝis kontraŭ la muron kun la tri paspartuoj kaj unu el ili rompiĝis.

Kiam mi aŭdis la bruon kaj levis la kapon, mi vidis, ke la fileto estas timeme rigardanta min. Frakasiĝis la paspartuo kun la foto de virino. La foto elfalis el post la frakasita vitro kaj leĝere falis teren.

Kiam mi levis la foton kaj estis insultonta la fileton, mi mutiĝis de miro.

Ĉu tio estas foto? Ĝi estis nur eltondaĵo el fremdlanda bildgazeto. La papero estis bonkvalita, la presarto elstara. Oni malfacile povus malkovri la veron, se li ne vidus la dorsflankon de la papero.

Klariĝis la afero. Evidente jam ĉe la komenco mi eniris en labirinton.

Kial mi eraris? Mi ne multe konsideris.

Mi intencis tuj iri aĉeti vitron kaj remeti la "virinon" en la paspartuon. Kompreneble mi enmetis ne sole la "virinon".