Enkomputiligis Don HARLOW

Tridek grajnoj

KUZMENKO Larisa

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1991/12, p. 45


Nokte, sur la malsekajn arbojn falis neĝo, poste la neĝo frostiĝis kaj forte gluiĝis al la branĉoj.

Alflugis parueto.

Mi malfermis ventolgiĉeton, lokis liniilon sur trabo de la framo kaj metis po kanaban grajnon por centimetro. La unua grajno troviĝis en la ĝardeno kaj la lasta estis en mia ĉambro.

La parueto ĉion vidis, sed longe ne volis flugi al la fenestro. Fine ĝi prenis la unuan kanaberon kaj metis ĝin sur branĉon.

Ĉio okazis bone. Tiam la parueto prenis la duan grajneton.

Mi sidis ĉe la tablo kaj laboris. De tempo al tempo mi rigardis al la parueto. Ĝi proksimiĝis laŭ la liniilo centimetron post centimetro. Ĝi kvazaŭ demandis:

— Ĉu mi povus forbeki ankoraŭ unu grajneton?

Kaj la parueto forflugis kun ankoraŭ unu kanabero sur la arbon.

— Nu, ankoraŭ unu! Ĉu bone?

Jen restis la lasta grajneto. Ĝi kuŝis sur la ekstrema fino de la liniilo. Estis timege iri al ĝi!

La parueto kaŝiris sur la ekstremon kaj aperis en mia ĉambro.

Scivoleme ĝi rigardis la nekonatan mondon. Precipe ĝi miris pro la verdaj floroj kaj tute somera varmo en la ĉambro.

— Ĉu vi loĝas ĉi tie?

— Jes.

— Kial ĉi tie ne estas neĝo?

Anstataŭ respondo mi turnis ŝaltilon. Sub la plafono ekheliĝis luma globo.

— Suno! — miregis la parueto.

— Kio estas tio?

— Libroj.

— Kio estas libroj?

— Ili instruas lumigi la "sunon" kaj kreskigi florojn kaj arbojn, sur kiuj vi saltas, kaj multon alian.

— Tre bone. Vi tute ne estas timiga. Kiu vi estas?

— Mi estas homo.

— Kio estas homo?

Estis malfacile ekspliki ĉi tion, sed mi diris:

— Ĉu vi vidis la fadenon? Ĝi estas ŝnurligita al la ventolgiĉeto ...

La parueto timeme ĉirkaŭrigardis.

— Ne timu. Mi faros nenion malbonan al vi. Tio nomiĝas homo ĉe ni.

— Ĉu mi povus manĝi la lastan grajneton?

— Jes, certe! Mi volas, ke vi flugu al mi ĉiutage. Rigardu, kiel mi laboros. Ĉu vi konsentas?

— Bone. Kio signifas "labori"?

— Nu, vidu, tio estas devo de ĉiu homo. Sen ĝi ne eblas vivi. Ĉiuj homoj devas ion fari. Per tio ili helpas unu al alia.

— Do, kiel vi helpas al aliaj?

— Mi volas verki libron, por ke ĉiu, kiu legos ĝin, metu sur sian fenestron tridek kanabajn grajnojn.