Enkomputiligis Don HARLOW

Fari neĝan homon

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1992/2, p. 38


En la knabeco ĉiuj ŝatis grandan neĝon. Vidu, post ununokta neĝado tute blankiĝis la mondo. Kiel belege estis!

Posttagmeze de iu vintra tago aro da knaboj venis al neĝa kampo renkonte al la muĝanta nordokcidenta vento. Tie ili gaje saltadis.

"Ni faru neĝan homon!" proponis unu el ili.

"Jes! Faru dikan neĝan homon!" aprobis la aliaj.

Ekagis la knaboj. Ili amasigis neĝon per ŝoveliloj, pli kaj pli alte. Ili longe laboris, sed ankoraŭ ne sukcesis starigi neĝan homon. En tiu momento venis la patro de unu el ili.

"Onklo, helpu nin!"

La viro alproksimiĝis kun rideto. Sub lia helpo stariĝis la neĝa homo.

"Dankon," diris la knaboj unuvoĉe.

La viro foriris, kaj la knaboj subite rimarkis, ke mankas okuloj al la neĝa homo. Kion fari?

"Kernoj de longano (1) povas esti ĝiaj okuloj," diris iu knabo post pripensado.

"Jes! Mi havas ilin hejme!" diris alia knabo kaj tuj kuris hejmen. Li alportis plenmanon da kernoj.

La knaboj elektis el ili du plej grandajn kernojn por fari okulojn al la neĝa homo. Sed la neĝa homo estis tiel alta, ke malaltaj knaboj eĉ ne povis tuŝi ĝian vizaĝon per salto. La plej alta knabo transprenis la du kernojn, stariĝis sur la piedfingroj, etendis la brakon kaj fine donis okulojn al la neĝa homo.

"Ĝiaj lipoj devas esti ruĝaj," diris iu knabo.

"Ni uzu ruĝigilon," proponis alia knabo.

"Mi iru por preni," li kuris al sia hejmo, ŝtelis ruĝigilon en la tualetujo de sia patrino kaj ruĝigis la lipojn de la neĝa homo.

Sur la kampo staris vere granda neĝa homo kun viglaj okuloj kaj ruĝaj lipoj. La knaboj blovis varmon al siaj malvarmaj manetoj, alparolis la neĝan homon, klakigis la manojn kaj balancis la kapon al ĝi. Kaj en la sekvanta tago ili eĉ revizitis ĝin.


Piednoto

(1) Longano (Euphoria longan), sukoplena frukto manĝebla kaj uzata ankaŭ kiel tonika medikamento.