Enkomputiligis Don HARLOW

Venĝo pro la hundo

de FANG Zhou

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1992/2, paĝoj. 48-50


Sin apogante sur la malnova pafilo heredita de la avo, li staris antaŭ la soleca pajla kabano kaj fiksis la rigardon al la nemalproksima teramaso freŝe starigita. Pale lumis la suno de malfrua aŭtuno. Lia vizaĝo, turpa pro la grandega ajla nazo kaj oblikvaj lipoj, mienis fidoplene kaj ankaŭ fantazie. La teramaso estis tombo de lia kara hundo Flavulo.

Malfeliĉoj venas ofte ĝemele: nokte de la tago, en kiu mortis Flavulo, la pomĝardeno estis priŝtelita. Tiunokte, Nigrulo venis al li, kunportante botelon da brando kaj pecon da porkaĵo, kaj diris, ke li volis drinki kune kun Wang'er por verŝi al li aflikton. Nigrulo estis horto-kulturisto dungita de Grandkapulo Meng. Wang'er ebriiĝis kaj dormegis ĝis la tagiĝo. Vekiĝinte, li eliris kaj trovis, ke la pomĝardeno jam estis priŝtelita. Li konsciis, ke li falis en kaptilon. Sed li nenion povis diri, ĉar li havis nenian ateston. Pli fortiĝis lia sopiro al Flavulo. Kiu kuraĝus proksimiĝi al la pomĝardeno nokte, se ĝi estus?

Rimarkinte, ke la ĝardeno estis priŝtelita, Grandkapulo Meng, kiu venis kun siaj dungitoj por kolekti pomojn, eksplodis de kolero kaj faris al Wang'er salvon da insultoj: "Fi, por kio vi taŭgas! Valora malpli ol hundo! Mi vane pagas al vi!" Li minacis dekalkuli 300 juanojn el lia pago al Wang'er. Tiu lasta ekskuzis, ke mortis Flavulo. Grandkapulo Meng insultis daŭre: "Ĉu vi ne povos vivi plu sen la hundo? Ĉu la hundo estas via patro aŭ patrino?" Wang'er tute mutiĝis, ruĝiĝinte de ŝokiteco ĝis la kolo.

"Mi jam trafis la lupon."

"Vi trompu diablon!"

"Certe mi mortigos ĝin. Vi atendu."

Grandkapulo Meng longe fiksis la rigardon sur li kaj diris kun malestima rikano: "Ha, vera heroo vi fariĝos! Vera viro vi estos, se vi sukcesos mortigi la lupon. Kaj mi ne dekalkulos el la pago. Krome mi konsilos donaci al vi domon el tri ĉambroj. Eble ankaŭ la superaj instancoj vin premios. Vi penu."

La venintoj foriris kun la kolektitaj pomoj. Nur li sola staris antaŭ la tombo de la hundo. Rigardante al la forega mistera ĉielo, li dronis en meditado. Li ne povis scii, kiel li pasigis la unuan duonon de la vivo. Li ne povis certigi al si, ĉu li povas esti kalkulata al homo kun la plena senco.

Aŭtune de la antaŭlasta jaro Grandkapulo Meng farmis la pomĝardenon kaj dungis Wang'er kiel gardiston. Wang'er pasigis jam 20 jarojn en arbaro kiel gardisto, tute sola, izolita de agrablaj voĉoj de virino kaj infano. Li havis nun solecajn monotonajn tagojn kaj noktojn. Flavulo estis lia unika kompano.

Flavulo estis absolute lojala al la mastro. Li trovis ĝin en frosta nokto. La hundeto, granda kiel erinaco, kuŝis en neĝo, vokata de la Morto. Li portis ĝin hejmen kaj kovris ĝin per sia litkovrilo. La hundeto estis savita kaj fariĝis lia ombro. Li ne atendis, ke la hundeto kreskis en belan princon admiratan de siaspeculoj. Tion ĝi meritis, ĉar ĝi eĉ povis kapti leporon. Flavulo estis kaj atakema kaj milda, povis distingi bonon de malbono. Grandkapulon ĝi ĉiam minacis per terura rigardo kaj muĝado, ke li devis peti Wang'er defendi lin kontraŭ la hundo. Sed antaŭ Wang'er ĝi ĉiam estis milda kaj obeema. Ĝi havis tre akrajn orelojn, povis fulme ataki tiun, kiu intencis ŝteli fruktojn. En la dekkelke da jaroj li kaj Flavulo fariĝis intimaj amikoj nedisigeblaj. Sed nun Flavulo subite forlasis lin, tiu fakto estis tro kruela por li.

"Mi ja estas mortinda!" sakris li.

En la nokto de la morto de Flavulo Wang'er senkaŭze suferis de sendormeco kaj fumadis pipon post pipo sidante sur la sojlo. Kutime Flavulo tranoktis ekster la pordo por gardo. Noktomeze Flavulo eksaltis, bojadis al la sudoriento kaj ĝiaj kolharoj hirtiĝis. Wang'er miris, ke Flavulo, antaŭe ĉiam kuraĝe sin pafis al eksterordinaraĵo, nun nur bojadis. Li frapetis sur ĝian kokson instigante ĝin antaŭen, sed ĝi sin ne movis. Estis la unua fojo, ke Flavulo ne obeis lin. Poste ĝi ĉirkaŭiradis ĉirkaŭ li plore hurlante. Kiam ĝi trovis, ke la mastro ne komprenis ĝin, ĝi kuris en la domon kaj eliris kun la pafilo en la buŝo. Li iom flaris, ŝargis la pafilon kaj faris patroladon. Sed nenion li trovis. Li eniris en la domon, kaj Flavulon gluiĝis al li svingante la voston. Sed li sentis dormemon. Li frapetis sur la dorso de Flavulo kaj lasis ĝin gardi ekstere. Post la malfeliĉo li komprenis, ke tiutage Flavulo jam antaŭflaris pereon. Li ege bedaŭris pro sia malatento, kiu pelis Flavulon al morto. "Kiel mi neglektis lupon? Mi estas mortinda!"

Tiunokte, li vekiĝis pro obtuza bojado de incitita hundo kaj bruo de batalo. Sed li nur pensis, ke eble Flavulo seksardis al hundino aŭ probatalis kontraŭ alia hundo. "Hundaĉo!" li ekinsultis kaj denove endormiĝis. Kiam li vekiĝis, jam tagiĝis. Ekstere regis morta silento. Lia koro ektremetis. Li ellitiĝis kaj malfermis la pordon por rigardi Flavulon. Ĝi ne estis. Li vidis nur grataĵojn pro batalo kaj senordajn piedsignojn sur la tero. Li vokis Flavulon, sed respondon ne aŭdis. Li priserĉis per rigardo la arbaron. Subite liajn okulojn trafis sanga sceno ludata de la lupo. Lia haŭto streĉiĝis, la kapharoj hirtiĝis, kaj la kruroj paraliziĝis. La lupo rigardis lin senhaste vorante la sangajn internaĵojn. Flavulo kuŝis morta sub ĝiaj ungoj. Indigno faris lin aplomba. Li rigardis la lupon kelkajn sekundojn, sin turnis hejmen kaj elprenis la pafilon. Vidinte lin revenintan kun pafilo, la lupo salte sin ĵetis al li. Li ekcelis kaj pafis, sed la lupo forkuris strekante gracian arklinion kaj malaperis en obskura krepusko. Li estis certa, ke li trafis la lupon je la kokso. Li iris al Flavulo, la rigardo falis sur ĝian sangan neintegran korpon. Ĝiaj okuloj estis malfermitaj kaj ĝia ventro malplena. Larmante li enterigis Flavulon. Antaŭ la enterigo li fermis al ĝi la okulojn kaj diris al ĝi: "Mia kompano, estu trankvila, vi jam ne bezonas min zorgi plu."

Post la enterigo de la hundo li pririgardis en la direkto, kien forkuris la lupo kaj trovis kelke da sangogutoj de la lupo.

La lupo aperis ĉi tie jam en somero. Ĝi mortigis kelkajn porkojn kaj ŝafojn de la proksimaj vilaĝoj. Kaj estis diro, ke malaperis trijara infano. Lupoj maloftege aperis en tiu loko. En la pasintaj pli ol dudek jaroj li vidis lupon nur dufoje, sed neniam aŭdis, ke lupoj atakas homojn kaj brutojn. Tiu ĉi lupo estis ege kruela, kaj la loĝantoj falis en maltrankvilon. Wang'er diris al ĉiu, kiun li renkontis, ke li vundis la lupon, ke li povos mortigi ĝin.

"Ĉu vi ne misrigardis, prenante hundon por lupo?" oni mokis lin.

"Mi certe mortigos ĝin."

"Ne bombastu, unue pesu vin."

Poste, oni prenis lian diron kiel deliraĵon kaj ne plu alparolis lin.

Iun tagon li ellitiĝis tre frue. Regis densa nebulo, ke li ne povis klare vidi kvin paŝojn pli foren. Elpaŝante eksteren li sentis makabran etoson: Li iris al la necesejo kaj surprizis leporon, kiu fuĝis haste. En la necesejo li ankoraŭ bedaŭris preterlasi la ŝancon kapti la leporon. Li pensis, ke li sukcesus reveni hejmen, preni pafilon kaj trafe pafi la leporon, se la vetero ne estus nebula. Ĉasado en pli ol dudek jaroj perfektigis lian pafarton, preskaŭ neniu turto aŭ leporo povis sin savi antaŭ lia pafilo.

Li enpaŝis en la domon kaj tuj flaris fiodoron portantan de Flavulo, sed pli sovaĝecan, pli fortan kaj pli pikan. Nebula mistera antaŭsento faris lin singarda. Li prenis la klabon, kiun li pretigis por bati lupon, ŝtele proksimiĝis al la orienta litĉambro por pririgardi, poste li kaŝe sin turnis al la pordo de la okcidenta ĉambro, kiun li uzis kiel tenejon kaj rigardis enen per unu okulo, sin kaŝante post la septo. Li sentis, ke apenaŭ rimarkebla ŝanĝiĝo okazis en la okcidenta ĉambro. Li tuj trovis, ke malaperis lia pajla pluvmantelo pendanta sur la muro. Tuj poste li vidis strangan fenomenon. Li eĉ dubis pri siaj okuloj: ĉu mi ne iluziiĝis? Li vidis, ke la lupo sidis sub la fenestro, portante liajn pajlan ĉapelon kaj la pluvmantelon, sed ĝia vosto restis ekster la pluvmantelo. Li neniel povis kompreni, kiel la lupo demetis la pluvmantelon kaj kovris sin per ĝi. Li devis admiri la saĝecon de la lupo. Neniom li timis. Vidinte la lupon li sentis nur malamegon. Li firme kunpremis la dentojn kaj tremetis de ĝojo kaj ekscitiĝo. "Bastardo, mi ĉiam klopodas por trovi cin, kaj nun ci mem venas. Hodiaŭ ja estas cia fino."

Eksplodis kruela batalo inter la homo kaj la lupo!

Li firme tenis la klabon, pafiĝis en la ĉambron kaj svingis la klabon al la lupo. Sed la lupo ruze evitis la frapon. Li svingis la klabon pli kaj pli forte, sed maltrafis kvinfoje. Ekfulmis al li la konjekto: La lupo subtaksis lin kaj intencis lacigi lin por fine venki lin. Li faris ĉiun svingon per la tuta forto, kaj liaj manoj doloris pro la forta frapiĝo de la klabo kontraŭ la tero. Li ĉesis ataki kaj staris kontraŭstare al la lupo. Iom post iom ŝanceliĝis la lupo kaj ĝiaj okuloj montris teruron, malpaciencon kaj kruelecon. Li sciis, ke la lupo estis tuj atakonta. La lupo unue ŝajnigis fari frontan atakon kaj tuj poste sin ĵetis al la flanko de Wang'er. Li batis gin per la klabo, sed la lupo atingis lian dorson. Li ne sukcesis defendi sian dorson. Aŭdiĝis ŝiriĝo de ĉemizo kaj li tuj sentis brulan doloron sur la dorso. Li preskaŭ svenis de la dolorego. La dolorego pli kaj pli ardigis lian malamon, el kiu fontis lia forto. Li tute furioziĝis kaj la klabo fluge svingiĝis, sed neniu bato trafis la lupon. Nun por Wang'er nenio ekzistis en la mondo, krom la kruela lupo. La lupo estis terurita kaj jam bedaŭris, ke ĝia ŝerco iris tro malproksimen. Ĝi kuris el la Cambro kaj provis malfermi la pordon por fuĝo, sed malsukcesis. Tuj kiam ĝi formetis la antaŭajn piedojn de la pordo, la klabo jam estis frapiĝonta kontraŭ kapo. Ĝi flanken turnis la kapon, kaj la klabo trafis gian kokson. La lupo terure kriis kaj tute perdis sian arogantecon. Malesperiĝinte, la lupo komencis mortan atakon, eltenante la doloregon. Batalo en malespero kutime estas plej blinda, plej kruela kaj plej furioza. Li ricevis gratvundon sur siaj dorso, gamboj kaj ventro, kaj krome li sentis ankaŭ mordon de la akraj dentoj de la lupo. Sed li jam ne sensis doloron, ne povis certigi al si, ĉu li sentis froston aŭ brulan varmegon en la korpo. Li pli kaj pli intensigis sian atakon. Fine li vidis kaj vere sensis, ke la klabo trafis la antaŭajn piedojn de la lupo kaj resaltis de la lupo. La lupo falis kaj la sekvanta bato trafis la lupan kapon. Li aŭdis nur krieton de la lupo kaj vidis, ke rigidiĝis ĝiaj postaj kruroj kaj nigra-blanka fluidaĵo fluetis el la nazo de la lupo. Li ektremis per la tuta korpo pro la venko.

Li trenis la lupon al la tombo de Flavulo, tranĉis la ventron de la lupo per ponardo, elprenis la internaĵojn kaj metis ilin antaŭ la tombon de Flavulo. Tremetadis la internaĵoj de la lupo. La leviĝanta suno dispelis la matenan nebulon kaj tiu konsistiga parto de la mondo reaperis en la antaŭa fizionomio. Kiel statuo li staris antaŭ la tombon de Flavulo. Liaj blanka ĉemizo kaj nigra pantalono disŝiritaj de la lupo en maldikajn striojn aspektis kiel eksterordinara kiraso. La ĉifonoj trempitaj en lia sango reflektis ruĝajn brilojn, ke eĉ la pala suno fariĝis pli pala.

"Flavulo, mia kompano, mi venĝis vin!" Je la diro li alte levis la kapon kaj faris longan elspiron.

Nenia vento. La fajroruĝaj herboj respektoplene staris en silento.