Enkomputiligis Don HARLOW

La saĝulo, la stultulo kaj la lakeo

de Lusin (1)

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1992/3, p. 41


La lakeo ĉiam serĉas aŭskultanton por siaj plendoj; nur tion li volas kaj povas. Iun tagon li renkontis saĝulon.

"Sinjoro!" diris li malgaje kaj larmoj fluis el la okulanguloj kiel fadeno. "Vi ja scias, ke mi vivas tute nehoman vivon. Eĉ unu solan manĝon mi ne ĉiam manĝas por la tago, kaj tiu manĝo konsistas el nenio alia ol vazeto da ŝelo de sorgo, kiun eĉ porkoj kaj hundoj ne manĝos."

"Via situacio vere indas simpation!" diris la saĝulo ankaŭ malgaje.

"Ĉu ne!" li entuziasmiĝis. "Tamen estas senfina laboro tage kaj nokte:

Matene mi portas akvon kaj vespere rizon kuiras;

Antaŭtagmeze kuras tra l' stratoj kaj nokte muelilon tiras;

En suna tago mi estas lavisto de vestaĵoj,

Kaj en pluva, portanto de ombrelo;

Vintre mi hejtas kamenon por la mastro

Kaj ventumas al li en somero;

Meznokte mi preparas manĝaĵon el blanka orelfungo

Kaj servadas ĉiam ĉe la kartludo;

Trinkmonon mi ricevas neniam

Krom de-temp-al-tempa knuto ..."

"Aj! aj! ..." ĝemspiris la saĝulo kaj liaj okulkadroj ruĝiĝis, kvazaŭ li volus plori.

"Tiel mi ne povas plu vivi, sinjoro! Mi devas cerbumi pri iu savrimedo. Sed kia?"

"Mi kredas, ke via situacio pliboniĝos ..."

"Ĉu? Tion mi esperas. Sed ĉar mi eligis miajn plendojn al via moŝto kaj ricevis de vi simpation kaj konsolon; mi jam plifaciliĝas. Estas evidente, ke justeco ankoraŭ ne malaperis el la mondo ..."

Sed, pasis malmulte da tagoj, li jam grumblis denove kaj iris plendi al alia homo.

"Sinjoro!" diris li larmante. "Vi ja scias, ke mia loĝejo estas pli aĉa ol la porkstalo. La mastro rigardas min ne homo; li traktas sian hundon dekmiloble pli bone ol min ..."

"Ho! la kanajlo!" kriegis la homo je lia surprizo. Ĉar tiu estis stultulo.

"Sinjoro, mi loĝas en eta ĉambraĉo, kiu estas malseka, senluma kaj plena de cimoj. Mi estas senkompate mordata tuj post mia kuŝiĝo. Cetere estas tiel odoraĉe kaj ne troviĝas eĉ unu fenestro sur la kvar vandoj ..."

"Ĉu vi ne povas peti la mastron malfermi fenestron por vi?"

"Ĉu tio estas ebla?"

"Do gvidu min al via ĉambro, ke mi ĝin vidu!"

La stultulo sekvis la lakeon al la ekstero de la ĉambro kaj tuj komencis bati la termuron.

"Kion vi faras, sinjoro?" la lakeo demandis timigite.

"Mi malfermas por vi fenestran aperturon."

"Malpermesite! La mastro riproĉos!"

"Lin ne atentu!" li daŭrigis la batadon.

"Venu homoj! Rabisto detruas nian domon! Rapide! Tuj truiĝos la muro, se vi alvenos malfrue!" li kriis plorante kaj rulis sin sur la tero.

Lakeoj elkuris kaj forpelis la stultulon.

Venis lasta la mastro malrapide, aŭdinte la kriadon.

"Venis rabisto kiu volis detrui nian domon, mi alarmis la unua kaj ĉiuj elvenis kaj forpelis lin," raportis la lakeo respekte kaj triumfe.

"Ci agis prave," tiel laŭdis lin la mastro.

La saman tagon venis multaj konsolantoj, inter kiuj troviĝis ankaŭ saĝulo.

"Ĉar mi agis laŭdinde ĉifoje, sinjoro, la mastro laŭdis min. Vi diris antaŭe, ke mia situacio nepre pliboniĝos, vi havis antaŭvidon ..." alparolis la lakeo entuziasme kvazaŭ li estus esperplena.

"Ĉu ne ..." respondis la saĝulo kvazaŭ li estus ankaŭ entuziasma por li.


Piednoto

(1) Lusin (1881-1936) estis fama verkisto de Ĉinio.