Enkomputiligis Don HARLOW

Ĉinaj proverboj

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1992/3, p. 18


Kiu memoras triston eĉ sur mola sofo, estas la plej saĝa filozoro.

Mielajn vortojn li diras, kaj per piedo subtiras.

Prefere viglu la manoj ol la lango.

La plej modesta havos la plej brilan estontecon.

Kiu alte sidas, malproksimen vidas.

Li ne povus sin pravigi, eĉ se li fariĝus lango.

Korvoj mokas unu la alian pri nigreco.

Surmonte hom' envias, ke pli altas mont' alia.

Pentri tigron laŭ kato.