Enkomputiligis Don HARLOW

La donaco de la magoj

de O. HENRY (1)

elangligis Saĉio Oka

Aperis en Literatura Mondo, 1947


Unu dolaro kaj okdek-sep cendoj. Tio estis ĉio. Kaj sepdek cendoj el ili estis kupraj -- kupraj moneroj ŝparitaj po unu kaj po du de tempo al tempo, per marĉando ĉe la spicisto kaj la legomisto kaj la viandisto, ĝis la vangoj ekbrulis je la silenta memkulpiga sento de avaraceo, kiun sugestis tia troŝparema aĉetado. Trifoje Dela kalkulis la monon. Unu dolaro kaj okdek-sep cendoj, kaj la sekvanta tago estos Kristonasko.

Klare nenion ŝi povis fari, krom sin faligi sur la eluzitan kanapeton kaj ... kaj plorĝemi. Ĉi tion Dela faris -- kio elvokas la filozofian ideon, ke la vivo konsistas el ĝemoj, plorsingultoj kaj ridetoj, el kiuj plej ofte regas la duaj.

Dum la mastrino de la hejmo pasas iom post iom de la unua stadio al la dua, rigardu la hejmon. Meblita apartamento ok-dolara semajne. Ĝi ne estis tute trans la limo de priskribo, sed certe staris apud la bordo de Almozulujo.

En la vestiblo sur la malsupra etaĝo estis leterkesto, en kiun nenia letero volis eniri, kaj elektra puŝbutono, el kiu eĉ la plej flatema homa fingro ne povis elvoki sonoron. Apartenanta estis al tiu loko ankaŭ karto kun la nomo: "S-ro James Dillingham Young." (2)

La vorto "Dillingham" fiere flirtis iam dum prospera epoko antaŭa, en kiu ĝia posedanto ricevadis tridek-dolaran salajron ĉiusemajne. Nun, kiam la enspezo malaltiĝis ĝis dudek dolaroj, la literoj en la vorto "Dillingham" aspektis ennubigitaj, kvazaŭ ili serioze konsiderus malkreski al modesta kaj humila "D." Sed, kiam ajn S-ro James Dillingham Young revenis hejmen kaj atingis la apartamenton supran, li estis alvokata "Ĝim" (3) kaj multe ĉirkaŭprenata de S-ino James Dillingham Young, kiu estas jam prezentita al vi kiel Dela, Ĉio ĉi tio estas tre bona.

Dela ĉesis plori kaj servis siajn vangojn per la pudrotuko. Ŝi staris apud la fenestro kaj lace elrigardis al griza kato pasanta sur iu griza barilo en iu griza korto malfronta. Morgaŭ estos Kristonaska Tago, kaj ŝi havis nur unu dolaron kaj okdek-sep cendojn por aĉeti ian donacon al Ĝim. Ŝi ŝparadis dum monatoj ĉiun cendon ŝpareblan, kaj jen la rezulto. Dudek dolaroj semajnaj ne daŭris longe. Elspezoj estis pli grandaj ol ŝi antaŭkalkulis. Ili ĉiam estas. Nur 1,87 dolaroj por aĉeti donacon al Ĝim. Ŝia Ĝim. Multajn feliĉajn horojn ŝi pasigis farante planon pri ia ĉarma donaco al Ĝim. Io belega kaj malofta kaj malfalsa -- kio, kio almenaŭ proksimume meritas la honoron esti posedata de Ĝim.

Estis trumo (4) inter la fenestroj de la ĉambro. Eble vi iam vidis trumon en okdolara apartamento. Persono tre maldika kaj tre vigla povas, observante sian reflekton laŭ rapidaj sekvoj de vertikalaj strioj, akiri sufiĉe precizan koncepton pri sia aspekto. Dela, estante malgrasa, jam estis majstro de tiu arto.

Subite ŝi turnis sin de la fenestro kaj ekstaris antaŭ la spegulo. Ŝiaj okuloj hele brilis, sed ŝia vizaĝo perdis la koloron jam dum la lastaj du sekundoj. Rapide ŝi malaranĝis la harojn kaj lasis ilin pendi libere.

Nu, la familio de James Dillingham Young posedis du objektojn, pri kiuj la geedzoj multe fieris. Unu estis la ora horloĝo de Ĝim, kiun liaj patro kaj avo antaŭe uzis. La alia estis la haroj de Dela. Se la Reĝino de Ŝaba estus loĝanta en la apartamento trans la aerŝakto (5), iun tagon Dela sekigus la harojn pendigante ilin de la fenestro, nur por senvalorigi la juvelojn kaj donacaĵojn de Ŝia Majesto. Se Reĝo Salamono estus la domzorgisto konservanta ĉiun sian trezoron unu sur la alia en la kelo, Ĝim eligus la horloĝon, kiam ajn li lin preterpasus, nur por vidi lin taŭzi la barbon pro envio.

Nu, la belaj haroj de Dela nun pendis ĉirkaŭ ŝi, ondetantaj kaj brilantaj kiel kaskado el brunaj akvoj. Ili atingis ĝis ŝiaj genuoj kaj preskaŭ faris el ĝi vestaĵon por ŝi. Kaj tiam ŝi denove aranĝis ilin nerve kaj rapide. Momenton ŝi hezitis kaj staris senmove, dum unu aŭ du gutoj da larmo disŝprucis sur la eluzitan ruĝan tapiŝon.

Suriris sur ŝin ŝia malnova bruna jaketo; surmetiĝis sur ŝin ŝia malnova bruna ĉapelo. Kun jupoj rapide turniĝantaj, kaj la brilaj rosoj ankoraŭ en la okuloj, ŝi flirte elflugis tra la pordo, malsupren sur la ŝtuparo al la strato.

Kie ŝi haltis, tie anonctabulo diris: Madamo Sofroni. (6) Haraĵoj ĉiuspecaj. Unu ŝtuparon supren Dela kuris, kaj penis sin trankviligi dum la koro batis. Al la madamo, granda, tro blanka, malvarma, apenaŭ taŭgis la laŭmoda nomo "Sofroni".

"Ĉu vi aĉetos miajn harojn?" demandis Dela.

"Certe mi aĉetas harojn," diris la madamo. "Formetu la ĉapeleton, kara, kaj ni ilin rigardetu por momenteto."

Malsupren ondetis la bruna kaskado.

"Dudek dolaroj," diris la madamo, levante la hararon per sperta mano.

"Donu ilin tuj al mi," diris Dela.

O, la sekvantaj du horoj salte kuris per rozkoloraj flugiloj. Sed ... forgesu la fimiksitan metaforon. Ŝi estis traserĉanta en la butikoj donacon al Ĝim.

Ŝi trovis ĝin finfine. Ĝi certe estis farita por Ĝim, por neniu alia. Estis nenio tia, kia en iuj ajn aliaj butikoj, kiujn ŝi tute renversis. Ĝi estis platina ĉeneto, kun simpla rafinita desegno, prave deklaranta sian valoron sole per materialo kaj per supraĵa ornamo -- kiel ĉiuj bonaj objektoj devas fari. Ĝi eĉ meritis aparteni al La Horloĝo. Kiam ŝi ĝin ekvidis, ŝi jam sciis, ke ĝi estos posedaĵo de Ĝim. Ĝi estis kiel li. Serena modesteco kaj alta valoro -- la vortoj aplikiĝis same al li kiel al ĝi. Dudek-unu dolarojn de ŝi oni forprenis por ĝi, kaj ŝi rapidis hejmen kun la restantaj okdek-sep cendoj. Portante tiun ĉenon ĉe la horloĝo, Ĝim povos rajte zorgi pri la horo en ies ajn kunesto. Admirinda estis la horloĝo; tamen de temp' al tempo ŝi ŝtele ĝin rigardis pro la malnova rimeno, kiun li uzis anstataŭ ĉeno.

Kiam Dela atingis la hejmon, ŝia ĝojebrieco iomete cedis la vojon al prudenteco kaj rezono. Ŝi elprenis hargladilon kaj lumigis la gason, kaj eklaboris por ripari la difekton faritan de la malavareco oferita al la amo: -- kio ĉiam estas kolosa taskego, karaj geamikoj, vere mamuta tasko.

Post kvardek minutoj ŝia kapo fariĝis kovrita de etaj, firme kuŝantaj bukloj, kiuj aspektigis ŝin tute mirinde kiel maldiligentan studenteton. Ŝi rigardis sian figuron reflektitan en la spegulo, longe, zorgeme, kaj kritikeme.

"Se Ĝim ne mortigas min," ŝi murmuris, "antaŭ ol li duafoje min rigardas, sendube li diros, ke mi aspektas kiel dancistino de Koni-Insulo. (7) Sed kion mi povis fari ... ho! Kion mi povis fari per unu dolaro kaj okdek-sep cendoj?"

Je la deknaŭa horo la kafo prepariĝis kaj la fritkaserolo kuŝis malantaŭ la forno, varma kaj preta por kuiri la kotletojn.

Ĝim neniam malfruis. En la mano Dela faldis la ĉeneton kaj sidis sur angulo de la tablo apud la pordo, tra kiu li ĉiam eniris. Baldaŭ ŝi aŭdis lian paŝon ĉe la ŝtuparo malproksime sur la teretaĝo, kaj ŝi por momento paliĝis. Ŝi havis la kutimon silente preĝeti pri simplaj ĉiutagaj aferoj, kaj nun ŝi flustris: "Bonvole, Dio, igu lin pensi, ke mi ankoraŭ estas beleta."

La pordo malfermiĝis kaj Ĝim enpaŝis kaj ĝin fermis. Li aspektis malgrasa kaj tre serioza. Kompatindulo, li estis nur dudek-dujara -- kaj devis porti sur la ŝultroj la ŝarĝon de familio! Li bezonis novan palton kaj li estis sen gantoj.

Ĝim haltis interne de la pordo, senmove kiel ĉashundo flaranta koturnon. Liaj okuloj estis fiksitaj al Dela, kaj en ili estis ia esprimo, kiun ŝi ne povis ellegi kaj kiu teruris ŝin. Ĝi ne estis kolero, nek surpriziĝo, nek malaprobo, nek timego, nek iu ajn el tiuj sentimentoj, kontraŭ kiuj ŝi estis preta. Li simple rigardis ŝin fikse kun tiu stranga esprimo sur la vizaĝo.

Dela forskuis sin de sur la tablo kaj ekparolis rapide, ekscite.

"Ĝim, karulo," ŝi kriis. "Ne rigardu min tiamaniere. Mi tondigis la harojn kaj vendis ilin, ĉar mi tute ne povas travivi Kristnaskon donante nenion al vi. Ili kreskos denove -- tio ne ĝenas vin, ĉu? Mi simple devis tion fari. Miaj haroj kreskas tre, tre rapide. Diru Gajan Kristonaskon, Ĝim, kaj ni estu feliĉaj. Vi tute ne scias kiel bonegan -- kiel belegan, bonegan donacon mi preparis por vi."

"Vi fortondis la harojn?" demandis Ĝim, penege, kvazaŭ li ankoraŭ ne komprenus la nedubeblan fakton eĉ post la plej forta mensa laboro.

"Tondis ilin kaj vendis ilin," diris Dela. "Ĉu vi ne ŝatas min, ĉiuokaze, same kiel antaŭe? Mi estas mi, eĉ sen haroj, ĉu ne?"

Ĝim ĉirkaŭrigardis la ĉambron scivoleme.

"Vi diras, ke viaj haroj estas for?" li diris, kun mieno preskaŭ idiota.

"Vi ne bezonas serĉi ilin," diris Dela. "Jam ili estas venditaj, jes, jam -- kaj foririntaj! Estas Kristonaska Antaŭnokto, kara. Estu amema al mi, ĉar por vi la haroj iris. Eble la nombro de miaj kapharoj estis kalkulita," ŝi daŭrigis subite ŝanĝiĝante al serioza dolĉeco, "sed, sed neniu, neniam povas mezuri mian amon al vi. Ĉu mi ekkuiru la kotletojn, Ĝim?"

El la letargio Ĝim ŝajnis rapide vekiĝi. Li ĉirkaŭprenis sian Delnjon. Dum dek sekundoj ni rigardu kun diskreta precizeco ian senrilatan bagatelaĵon en la alia direkto. Ok dolaroj semajne aŭ miliono da dolaroj jare -- kio estas la diferenco? Matematikisto aŭ spritulo malprave respondos al vi. La magoj alportis valorajn donacojn, sed la respondo al nia demando ne estis inter ili. Tiu ĉi malluma aserto lumiĝos poste.

Ĝim elprenis pakaĵon el la palta poŝo kaj ĵetis ĝin sur la tablon.

"Ne eraru, Dela," li diris, "pri mi. Mi ne kredas, ke ekzistas io pri hartondo aŭ razo aŭ ŝampuo, kio povas malpliigi la ĉarmon de mia karulino al mi. Sed, se vi malfermos tiun pakaĵon, vi komprenos, kial mi unue estis mutigita.

Rapide blankaj facilmovaj fingroj ekŝiris la ŝnureton kaj paperon. Kaj tiam, ekstaza ekkrio de ĝojo: kaj tiam, aĥ! rapide virineca ŝanĝiĝo al histeriaj larmoj kaj ĝemoj, kiuj necesigis la tujan aplikon de ĉiaj konsolaj fortoj posedataj de la sinjoro de la apartamento.

Ĉar tie kuŝis La Kombiloj -- la grupo da kombiloj, flankaj kaj malantaŭaj, kiujn Dela adoradis dum longa tempo ĉe unu fenestro sur Broduaj. (8) Belaj kombiloj, el pura testudaĵo, kun juvelumitaj randoj: -- ĝuste la nuanco por la lakitaj haroj, kiuj estis for. Ili estis multekostaj kombiloj, ŝi sciis, kaj ŝia koro nur simple sopiradis kaj aspiradis al ili, kvankam ŝi havis nenian esperon posedi ilin. Kaj nun ili estis ŝiaj, sed la harbukloj, kiujn devas ornami la deziegitajn ornamaĵojn, estis for.

Sed ŝi karesis ilin al la brusto, kaj finfine ŝi povis suprenrigardi per malhelaj okuloj kaj rideti kaj diri: "Miaj haroj kreskas tre, tre rapide, Ĝim!"

Kaj tiam Dela suprensaltis kiel brulvundita kateto kaj kriis: "O, o!"

Ĝim ankoraŭ ne vidis ŝian belan donacon. Ŝi elmontris ĝin al li avide sur sia manplato. La malhela, altvalora metalo ŝajnis ekbrili per la reflekto de ŝia brila kaj arda animo.

"Ĉu ĝi ne estas belega, Ĝim? Mi trakuis la tutan urbon por trovi ĝin. De nun vi devos vidi la horon cent fojojn ĉiutage. Donu al mi la horloĝon. Mi volas rigardi, kiel ĝi aspektas ĉe ĝi."

Anstataŭ obei, Ĝim faligis sin en la kanapon kaj metis la manojn malantaŭ la kapon kaj ridetis.

"Denjo," li diris, "ni formetu la Kristonaskajn donacojn kaj konservu ilin dum iom da tempo. Ili estas tro bonaj ankoraŭ por nia uzo. Mi vendis la horloĝon por akiri monon por aĉeti la kombilojn. Kaj nun, eble kuiru la kotletojn."

La magoj, kiel vi scias, estis saĝaj homoj -- mirinde saĝaj homoj -- kiuj alportis donacojn al la Infano en la staltrogo. Ili inventis la arton de Kristonaska donacado. Ĉar ili estis saĝaj, sendube iliaj donacoj estis saĝaj -- eble portantaj en si la privilegion de interŝanĝo, se du samaj objektoj donaciĝis. Kaj ĉi tie mi lame rakontis al vi la banalan historion de du malsaĝaj infanoj en iu apartamento, kiuj plej malsaĝe foroferis unu por la alia la plej grandajn trezorojn de la domo. Sed kiel lasta vorto al la saĝuloj de la hodiaŭaj tagoj, estu dirite, ke al ĉiuj, kiuj donacis donacojn, ĉi tiuj du estis la plej saĝaj. El ĉiuj, kiuj donacis kaj ricevis donacojn, ili, tiaj, kiaj ili estis, estas la plej saĝaj. Ĉie ili estas la plej saĝaj. Ili estas la magoj.


Piednotoj

(1) O. Henry, kies vera nomo estis William Sydney Porter, naskiĝis en la urbeto Grinzboro en la provinco Norda Karolino, sudorienta parto de Usono, en la jaro 1862. Post multjara vagado en okcidenta Usono kaj suda kaj centra Amerikoj, li verkis sian unuan rakonton en 1899, kiam li estis en malliberejo en la provinco Ohajo, en kiun li eniris pro malfeliĉaj cirkonstancoj. Poste li venis al Novjorko kaj dum dek jaroj ĝis lia morto en 1910 li verkis pli ol ducent rakontojn, el kiuj ankoraŭ ĉiu trovas milionojn da admirantoj tra la tuta angla lingvo-teritorio. Lia temo ĉiam estis la ĝojoj kaj suferoj de ordinaraj homoj loĝantaj aŭ en la granda urbo aŭ en la vastaj ebenaĵoj de la Amerikoj. La Donaco de la Magoj estas unu el la plej bone konataj rakontoj de li verkitaj. La traduko estis farita kun speciala permeso de la posedantoj de la presrajtoj, Doubleday-Doran Kompanio, kaj kun la bonkoraj konsiloj de d-ro Lehman Wendell, fama Esperanta verkisto usona. -- Tradukinto
(2) Elparolu: Ĝejmz Dilingam Jan'.
(3) Angla karesnomo por James (Jaĉjo: Jakobo).
(4) Vorto proponata de la tradukinto. Alta, mallarĝa spegulo ofte trovata inter fenestroj. Trumeau (angle, germane, france), tremo (hispane, pole, portugale), trumo (ruse).
(5) Aerŝakto (Lufteschacht, germane; Luftskakt, dane, norvege) estas ŝakto en grandaj domoj ĉirkaŭata de muroj. Multaj apartamentoj en multetaĝaj loĝejoj havas fenestrojn ĉe tiaj ŝaktoj.
(6) Madamo (Madame, france; madam, angle) signifas "mia damo", t.e. "sinjorino". La vorto estas uzata ĉi tie, kvankam ĝi ne estas Esperanta, por montri la ekzotikan manieron per kiu s-ino Sofroni kaj multaj virinoj en similaj profesioj penas sin montri.
(7) Koni-Insulo (Coney Island) estas amuzejo apud Novjorko. Ĉar ĝi estas proksima al la urbego, multaj gelaboristoj pasigas la dimanĉojn tie, anstataŭ iri eksterurben.
(8) Broduaj (Broadway) estas la plej grava mondfama komerca strato en Novjorko.

Vi povas legi ankaŭ alian tradukon de La donaco de la magoj.