Enkomputiligis Don HARLOW

Adiaŭ kaj tuket'

de Vitezslav NEZVAL

elĉeĥigis Jiri KORINEK

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/1 p. 12


Adiaŭ, kaj se do ni ne plu nin revidus:
belega estis ĝi kaj en sufiĉa kvant'.
Adiaŭ, kaj se ni je rendevu' avidus,
eble ne venos ni, sed nova vizitant'.

Estis belega ĝi, sed ĉesas ĉiu brilo.
Tristo, mi konas vin, silento mortsonor'.
Kiso, poŝtuka sving', siren', ŝipsonorilo,
tri-kvar ridetoj nur kaj restas al ni sol'.

Adiaŭ, kaj se ni ne povus diri pli do,
almenaŭ eta nin postrestu rememor',
senpeza kiel tuk', poŝtkarte simpla bildo
kun iom trompa bril' kaj loga bonodor'.

Se povis vidi mi kion nemultaj vidis:
jen bone, hirundet', de naska stal' serĉant'.
Al via nesto min en suda ĉarm' vi gvidis.
Sort' via estas flug', destino mia kant'...

Adiaŭ, kaj se nun por ĉiam ni disiru,
des pli malbone, vi esper' fuĝanta for.
Se eblas la revid', ni ne adiaŭdiru.
Svingiĝu la tuket'! Kaj plenumiĝu sort'!