Enkomputiligis Don HARLOW

Al kaptita amiko

de KALOCSAY Kálmán

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/1 p. 3


Amiko mia inter dratoj dornaj
de OFLAG, miaj pensoj al vi iras.
Kion vi faras, kiel vi sopiras
je via dolĉa franca ter', el mornaj

Barakoj kaj el inter la homformaj
gardistoj, kiuj rasorgojlon spiras,
kaj kies sanga romantik' aspiras
je l' glor' de l' tempoj de la kaskoj kornaj?

Alia estis tiu romantiko
germana, kiun amis vi, amiko!
Ho, vin konservu firma la espero

De l' fea tago, kiam vi alhejme
eskapos de la romantika tero,
kiun malamis-amis via Heine!