Enkomputiligis Don HARLOW

Joakimo du BELLAY

de Gaston WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/1 p. 32-40


Estas kurioza trajto de la franca literaturo, ke en ĝi la grandaj verkistoj iradas duope -- Corneille kaj Racine, Bossuet kaj Fénelon, Voltaire kaj Rousseau, Hugo kaj Lamartine, Mallarmé kaj Verlaine, Claudel kaj Gide, Romains kaj Duhamel ktp. kun ĉiufoja kontrasto inter unu potenca, profunde vireca temperamento kaj unu pli nervoza, pli delikata kaj preskaŭ virineca. En la Renesanca poezio same kontraŭstaras la impona staturo de la skolestro, Petro de Ronsard, kaj la pli diskreta silueto de lia akompananto Joakimo du Bellay. (1)

Tio komenciĝas kiel aventura romano. En junio 1547, sur la sojlo de unu el tiuj akceptemaj kaj bontablaj gastejoj en Poituo, la lando de Rabelezo, deseliĝas hazarde samtempe du junaj kavaliroj; salutoj, invito al komuna manĝo, babilado, interesiĝo... Post kelka tempo, ili konfesas unu al la alia sian sekretan ambicion fariĝi fama poeto, kaj malkovras kun miro, ke ili dividas la samajn gustojn, la samajn celojn; ili eĉ komencas projekti fratan kunverkadon. Nenio estas pli kortuŝa, ol la komencoj de granda sento, ĉu amo, ĉu amikeco, ekfloranta en la printempo de la vivo. Kaj ĉu ne bela okazo por revo, kiu fina ekrajdado, boto ĉe boto, survoje al Parizo, survoje al la gloro?

Joakimo Belajo apartenis al nobela domo, fama en la historio de nia XVIa jarcento; sed lia familio estis malriĉa; orfiĝinte juna, li pasigis la unuan parton de sia mallonga vivo en la revoj de nenifarado, cetere ankaŭ en la melankolio de malsaniĝemo, meze de la soleco kampara kaj de la mildaj pejzaĝoj de Anĵuo.

Sed lia aniĝo, apud Ronsard, al la eta grupo de la disĉiploj de Dorato, la granda helenisto, ŝajne plenigas lin per nova viglo. Li ĵetas sin sur la antikvajn librojn, precipe latinajn, li voradas la novlatinajn kaj italajn poetojn, li planas kun siaj amikoj la renovigon de la franca poezio -- kaj li estos la unua, kiu publikigos kaj la manifeston de tiu skolo, kiun oni baldaŭ nomo "Plejado", kaj ties unuan versvolumon, "Oliva". Ĉar same kiel Petrarko ludis pri la nomo de sia amatino Laŭra kaj tiu de la gloro-arbo, la laŭro, same Belajo elektis al si kiel amobjekton unu el siaj kuzinoj, Oliva de Sévigné, kio ebligis al li facilajn aludojn pri la olivarbo. Cetere tiu platoneca amo esprimiĝas pr tiom da retorikaj figuroj, tiom da metaforoj, da antitezoj ktp, ke ĝi ne donas la impreson de tre profunda pasio. Sed la versoj estas agrablaj, ofte spritaj, kelkfoje altatonaj kaj inspiritaj.

Jen kvar sonetoj pri Oliva, publikigitaj en 1549. La unua estas unu el tiuj "blazonoj", kiujn la mezepokaj kaj italaj poetoj dediĉis al ĉiu parto de la virina korpo; sed dum la antaŭaj prikantis la buŝon, la dentojn, la manon ktp., Belajo aŭdace sin turnas al la piedoj de la amata knabino, kaj inĝenie petegas ilin ne forporti la korpon, kiu rabis kaj detenas lian popran koron. La dua, rimarkinda per la diskreto kaj la dispozicio arta, prezentas tiun ideon, ke la belo de la spirito superas tiun de la korpo: mi ne scias, kiel hodiaŭa fraŭlino akceptus tian kuriozan komplimenton. La tria estas unua ekzemplo de temo poste oftiĝinta en la franca literaturo: "la Bela Vekiĝantino", kaj finiĝas per plej rafinita pintumo (la suno ruĝiĝas en oriento, ĉar li hontas, ke la nimfo pli belas ol ĝi mem!). La lasta estas bel esprimo de la Platona kredo, ke la surtera belo estas nur rebrilo de la Ido pri belo, en la transmondo -- kaj kutime la kritikistoj elvokas pri ĝi la nomon de Lamartine.

Oliva XV
Oliva XXXII
Oliva LXXXII
Oliva CXIII

Kompreneble, tia sciencoplena kaj arteca poezio povas hodiaŭ aspekti terure ekstermoda. Sed, kiel diris Belajo mem en sia antaŭparolo: "Mi ĉiam rigardis la poezion kiel luksan festenon, kie ĉiu estas bonveninta, kaj kie oni devigas neniun manĝi ian viandon, aŭ trinki ian vinon, se ĝi ne estas laŭ ties gusto: ĝi verŝajne plaĉos al alia..." Eĉ al li mem tiu petrarkismo ne longe plaĉis. Cetere la vivo proponis al li pli seriozajn temojn. En Aprilo 1553 Belajo forvojaĝis al Romo, akompanante sian kuzon, la kardinalon Johano Belajo, la iaman ambasadoron de Francisko la Unua kaj protektinton de Rabelezo, nun ekstran senditon de Henriko la Dua ĉe la papa kortego. En tiu brila, fremda kaj profunde koruptita medio, lin atendis multaj spertoj: la malkovro de la grandaj ruinoj de la antikva tempo, perditaj kaj preskaŭ forgesitaj en la ĥaosa moderna urbo, kiu apenaŭ resaniĝis el la prirabado de la germanaj imperiestraj trupoj (1527); la konatiĝo de la Romaj humanistoj; amintrigo kun bela, sed edzinigita Romanino (kiun li prikantis per latinaj versoj, ĉar ŝi ne komprenis la francajn); kaj precipe la sopiro al la dolĉa Francujo, al lia eta patrolando Anĵua. Jen kial li donis al la sonetaro, kiun li tie verkis, kaj kiu famigis lin, la titolon "la Sopiroj" (Les Regrets). Ili estas la taglibro, la ĵurnalo de lia restado en Italio:


    Mi plendas al ĉi versoj, se la sopir' min tretas;
mi diras ja kun ili, kun ili mi sekretas,
ĉar jen de mia koro, en var', sekretarioj.

    Mi do ne volas ilin per komb' aŭ friz' manovri,
kaj per pli brila nomo ne volas ilin kovri
ol tagaj paperaĵoj aŭ nur komentarioj.

Kaj, tiel dirante, ankaŭ ĉi tie li iniciatas la romantikan intiman, personan poezion. El la "Sopiroj" mi tradukis tri sonetojn (la lastan Belajo dediĉis al Ronsardo, kiu vivis plue en la kortego de Henriko la Dua, dum Belajo ŝimis en Romo, kune kun du aliaj poetoj, Olivero de Magny, sekretario de la kardinalo de Avenson, la reĝa ambasadoro, kaj Johano de Panjas, sekretario de la kardinalo de Armagnac), kaj reproduktas por du aliaj, la tradukon de K. Kalocsay en "Eterna Bukedo".

La Sopiroj, VI
La Sopiroj, IX
La Sopiroj, XVI
La Sopiroj, XXXI
La Sopiroj, XXXVIII

Je sia reveno en Francujo, en 1558, Belajo publikigis "La Sopiroj", kune kun du aliaj verskolektoj, "La Antikvaĵoj de Romo" kaj la "Kamparaj Ludoj". El la unua, jen konata soneto:

Antikvaĵoj de Romo, XXX

El la dua, jen malpeza kanto, en kiu la alvoko, la ofero kaj la preĝo kuniĝas en melodion, kun la tuta freŝo de la somera gajo:

Kamparaj Ludoj, V

Ne multe poste, Belajo mortis, la 1-an de Januaro 1560, de cerba kongesto: lia poeta kariero daŭris apenaŭ dek jarojn. Sed li ne estis forgesita. En 1563 Ronsardo skribis al la reĝino Katarina de Medici:


               Mi ploris pri Belajo, kiu kun mi ja paris
               pri aĝo, art' kaj moroj, kaj eĉ parence staris;
               li, kiu prikantinte por ilia utilo
               la princojn kaj la reĝojn per tiel dokta stilo,
               mortis malriĉa, povra, sen ia rekompenco
               krom famo, kiun gardas al li la franca penso...

Piednotoj

(1) Cetere, ĉar li mem ne hezitis latinigi sian nomon (Sum Bellaius et poeta, diras lia epitafo), mi ne scias, kial mi ne esperantigus ĝin en "Belajo".