Enkomputiligis Don HARLOW

Dum drinko

de PETÖFI Sandor

elhungarigis KALOCSAY Kálmán

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/1 p. 3-5


Kiom estis jam la glasoj?
  Nur kvi-kvin?
Sankta sak'! Funkcias bone
  tiu vin'!
Eĉ duoblo estis por mi
  neniet',
nun de kvin jam ŝanceliĝis
  la pied'.

Kruroj pezas, lango lamas
  ĉe babil',
gorĝo estas intermont' de
  Termopil',
Leonidas la trinkita
  vino, jes!
Miaj pensoj: trupo de Sex-
  Rex-Xer-Xes.

Ej! neniel min esprimi
  povas mi.
Ĉu pro vino? Eble tiel
  trovas vi?
Fratoj! Tion pensi estus
  ja erar'!
Min neniam nocas suk' de
  vinberar'.

Kiel povus noci min la
  vin-sorbad'?
Ĉu mi vane estis iam
  so-soldat'?
Mil kanonoj! Jes, soldato
  laŭ regul'!
Infanterian' mi estis,
  eĉ simplul'.

Verd-refalda, flavbutona
  militist',
ĝis simplul' avancis mi sur
  ranga list'.
Bone, ke ne longe daŭris
  la servad',
eble estus min trafinta
  eĉ degrad'!

Ho, amikoj! oftas tie
  ĉi afer';
damne glita la soldata
  karier'!
Ĉefe al la hom' simila
  al mi mem,
kies kapo estas ne sen
  obstinem'.

Mi ne petas pri konsiloj
  kaj pri gvid',
ne aŭskultas eĉ je l' harpo
  de David'.
Lasi pupe min tiradi?
  Mondfrakas'!
Ne! Mi faras, kiel plaĉas!
  La kompas':
  Propra naz'!

Sed mi, kiel muelilo,
  nur sen ĉes'
mueladas, kaj soifas
  ĝis eksces'!
Donu vinon! Haltas rado
  de muel',
se ne fluas multa suk' por
  ĝia pel'.

Rad' ruliĝu, do mi trinku
  en abund'!
Sorbi mi ne ĉesos ĝis la
  kruĉa fund',
kvankam, kiel Falstaff dirus,
  mia suĉ'
mejlon longus ĝis la fundo
  de la kruĉ'!

Sed... kie mi lasis?... Scias
  la kukol'!
Ĉu ne pri muelilo estis
  la parol'?
Jes, sed kion mi pridiris?
  Tondroj mil!
Mi ne scias, eĉ vringate
  en premil'!

Certe, ke l' palpebroj pezas
  jam kun prem'
muelŝtona, eble tuŝas
  min dormem'.
Drink sufias do. En liton
  plonĝu ni.
Bonan nokton, la daŭrigon
  sonĝu ni!