Enkomputiligis Don HARLOW

H. C. Andersen

de Ferenc SZILAGYI

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/1 p. 15-16


150 jaroj pasis post la naskiĝo de la plej granda fabelisto. La malriĉa kaj ĉifona knabo el la ŝuriparista hejmo en Odense, atingis la mondfamon. La vojo ne estis ebena, precipe ne ĉe la komenco de la kariero, sed la mondfamo ĉirkaŭondis lin jam en lia vivo kaj ĝi ne ĉesas lin favori eĉ nun, 80 jarojn post lia morto.

Neniu en la homa literaturo povis rakonti pli bele al infanoj kaj -- al plenaĝuloj. En la fabeloj de Andersen troviĝas feinoj, sed ne multaj. Li iel preferas pli ĉiutagajn rolantojn, ververe nur ĉiutagulojn, ilojn kaj aĵojn, kiuj ricevas vivon de li. Li importis en la literaturon la plej diversajn vazojn, potojn, ĉifonojn, flagojn, skarabojn, ĉiam parolantajn kaj agantajn, kaj li estis, kiu donis civitanecon en Fabelujo al la balbela eta ansero, kiu iom post iom iĝos fiera cigno. Tiuj ĉi aĵoj, grizaj skaraboj, malbelaj anasidoj reprezentas kaj simbolas la plej grandan demokration, kaj certe ili grave kunefikis ĉe la evoluo de unu el la plej demokratiaj landoj de la mondo, t.e. la lando de la poeto, la lando de la danoj. Mirindaj estas la fabeloj de Andersen. Nemezurebla saĝo, kompreno ridas en ili. Malnovaj tekuiriloj donas instruon al la infanoj de seriozaj, gravmienaj burĝoj. Ĉu ne tiuj ĉi "domaj fabeloj" estas la plej proksimaj al ni?

La figuroj de Andersen estis la gepatroj de Mikimuso & Komp. Fostoj rolas en tiuj ĉi fabeloj, kiel juĝantaro de skarabkonkurso; sebkandeloj parols vive-vigle. El la "domaj fabeloj", mi neniam forgesos tiun, kies medio vere estas reĝa familio. En tiu fabelo la malgajo de la reĝidino tiom melankoliigas la tutan regnon, ke la drinkemaj maljunulinoj per inko nigrigas sian brandporcion. Amo kaj bonhumoro, facila sed ne bagatela satiro troviĝas en tiuj ĉi rakontoj. Andersen amis la ridon, sed lia rido ne ĉiam estis rido nur pro la rido. Rememoru la fabelon, en kiu la nokta vento interŝanĝas la firmtabulojn kaj oni volas viziti la barbiron en la domo de la ŝtatsekretario. La homa troseriozo, farizea gravmieneco estis tiu, kiun Andersen apenaŭ povis toleri, parte, ĉar li mem tro multe suferis pro tio, kiam li ankoraŭ ne estis mondfama, parte ĉar li mem estis tromemfida (sed ne senmotive). Memoru la majstran fabelon pri la "Novaj vestoj de la reĝo". Kiu ne konas tiun rakonton pri la trompistoj, la du tajloroj, kiuj trompas tutan popolon; kiel ili teksas kaj kudras novan veston al la reĝo, kies pasio estas la pompaj vestoj. Sed tiujn ĉi vestojn povas vidi nur, kiuj estas saĝaj kaj taŭgas por sia ofico. Kiu ne ŝajnigus inter tiaj cirkonstancoj, ke la reĝo estas pompe vestita, kvankam li estas tute nuda? Eĉ li mem vidas nenion, sed tion li ne kuraĝas konfesi al iu. Al la malpleno, al la sorĉkvalitaj novaj vestoj oni devas agordi la vizaĝon gravmiena. La reĝo procesias en sia pompa nenio sur la stratoj kaj la tuta popolo, la ministroj, la reĝo mem konservas al si la sekreton, ke nenio estas videbla sur la nuda korpo de la reĝo, ĝis infano -- ekster la konspiro de la malprudento -- demaskas la malprudenton kaj diras laŭte la veron: "La reĝo estas nuda."

La pli kaj pli amasiĝantaj jardekoj, eĉ jarcentoj ne malfreŝigos la vivantecon de la andersenaj fabeloj.