Infanrimaĵoj

de Reto ROSETTI

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/1 p. 19

Petro, kia la ĝarden'?
El sablo, sablo, sablo.
Kiel vi ĝin fosas, jen?
Per sabro, sabro, sabro.
Ĉu ne kreskas dolĉa fig'?
Nur fungo, fungo, fungo.
Kia estas ĝia tig'?
Ja trunko, trunko, trunko.
Kiel altas ĝia ŝvel'?
Ĝis nubo, nubo, nubo.
Ĉu vi dormos sub l'ombrel'?
Sen dubo, dubo, dubo.
Per petardo Sam petolis,
poste li raketon volis;
poste per bengala fajro
ludis li en dom' el pajlo.
Tutan domon kaptis flam',
tra l' tegmento saltis Sam.
Fluge, fluge li sin pafis,
fine sur la lunon trafis.
Onklo Jozefo posedis azenon,
al ĝi manĝigis karoton kaj krenon;
la buŝon li ligis per ruĝa ĉifono
kaj al ĝi muzikis per laŭta trombono,
kaj unu piedon li ligis al tero;
kaj poste li kriis: Libero, libero!
Per tri el la kruroj vi estas libera,
libera samkiel la birdo aera!


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>