Enkomputiligis Don HARLOW

Oliva, CXIII

de Joakimo du BELLAY

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/1 p. 34-40


Se nia viv', malpli ol horo, ĉefas
en la eterno, se la tempsevero
la tagojn pelas sen reven-espero,
se ĉiu naskitaĵ perei devas,

Ho mia sklav-anim', kion vi revas?
Kian vin plaĉas nokta ĉi karcero,
se por alflugi al pli hela sfero
jam kreskis viaj plumoj kaj vin levas?

Tie la bon, de ĉiuj dezirata,
tie la pac', de ĉiuj aspirata,
tie la am' kaj la plezuro floras.

Tie, anim', strebinte empireon,
vi povas ja rekoni la Ideon
de l' Belo, kiun mi sur ter' adoras.