Enkomputiligis Don HARLOW

Oliva, LXXXIII

de Joakimo du BELLAY

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/1 p. 34-40


Jam Nokt' en sian parkon fermi celis
la gregon de la steloj vagabondaj,
kaj for de l' sun' legiĝa al submondaj
kavernoj la ĉevalojn nigrajn pelis.

Jan ĉe Hinduj' ĉielo ruĝe helis,
kaj la maten' el siaj plektoj bondaj
faligis milojn da perletojn rondaj,
de kiuj la herbejoj jam juvelis.

Kiam de Okcident' mi vidis, stelon
vivan, eliri sur vian verdan felon,
Rivero mia! nimfon ridoĝuan,

kaj dum ŝi ekradiis nov-aŭrore,
hontema Tago pentris samkolore
kaj Hindan Orienton kaj Anjuan!