![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
Pied', kian konfesus sia Tetis, je l' fin' montranta ŝtonojn kvin tielajn, ke Orient' ne havus pli juvelajn, ĉi lando, kiu perlojn epitetis; Marmora ho Pied', sur kiu metis sian restejon la Gracioj stelaj, bazitan mem sur du kolonoj belaj el alabastr', kes poluro netis; Se al l' Okul' min nutri iĝis tedo, se l' Buŝ' senigas min je kisbalzamo, se l' Man' en miaj vundoj tiel fortas -- Nur ne forigu de mi, ho Piedo! ĉi mian tristan koron, kiun Amo enfermis en la korp', kiun vi portas! |