Enkomputiligis Don HARLOW

Oliva, XXXII

de Joakimo du BELLAY

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/1 p. 34-40


Ĉiu natura dono, ju pli frue
naskiĝas, des pli kurtatempe daŭras;
gajan printempon verda krono laŭras,
sed ties glor' ne longe floras plue.

Ĉielkoloro ŝiras facilskue
somerajn fruktojn, kiuj fridon aŭas;
kaj vintron per pli dika ŝel' kontraŭas
la tardaj, de aŭtun' festataj ĝue.

Viaj printempaj floroj, de sekiĝo,
estos iam ŝirataj for de l' tiĝo,
sed ne la virto, sprito kaj prudento:

Ĉi dolĉajn fruktojn, en vi jam ĉe l' juno
maturajn, nek somero nek aŭtuno
tuŝos, nek de la frost' la dura dento!