Enkomputiligis Don HARLOW

Antikvaĵoj de Romo, XXX

de Joakimo du BELLAY

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/1 p. 34-40


Kiel la kamp' semita kreskas per verd-abundo,
el verdo plialtiĝas en tubon gloriĝantan,
el tubo hirtiĝadas en spikon floriĝantan,
el spik' fariĝas greno sub la varmecfekundo;

Kaj kiel la kampulo ĉe bruloj de la Hundo
tondas de l' flavaj sulkoj hararon ondiĝantan,
vicigas laŭ fasketoj la grenon blondiĝantan
kaj faras jam mil garbojn sur la rabita grundo;

Same pograde kreskis la Roma Imperio,
ĝis estis ĝi rabita de la Barbaroj, kio
postlasis nur ĉi tiujn antikvajn glor-atestojn,

de ĉiu dispredatajn, kiel se, kun konstanto
paŝante, kolektadas la spikoknabo restojn,
kiujn defali lasas post si la rikoltanto.