Enkomputiligis Don HARLOW |
Francuj', patrin' de l' artoj, de l' leĝoj kaj armiloj, vi nutris min longtempe el via mamo ŝvela; sed nun, ŝafid' vokanta al nutrantino fela, mi krias vian nomon en arb- kaj mont-aziloj. Se iam vi konfesis min itner viaj filoj, kial respondon nei al mi, ho tre kruela? Francuj'! Francuj'! respondu al mia plend' anhela! Sed nur de Eĥo venas al mi respondsimiloj. Inter kruelaj lupoj hezitas mia iro; mi sentas veni vintron, kies malvarma spiro hirtigas mian haŭton per tremo kaj timego. Viaj ceteraj idoj, ve~havas nutroriĉon, ili ne timas lupojn, nek venton, nek frostiĝon. Tamen, mia ja ne estas la lasta en la grego... |