Enkomputiligis Don HARLOW

La Sopiroj, VI

de Joakimo du BELLAY

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/1 p. 34-40


Ve! kie nun l' iama malŝat' de ben' Fortuna?
Kie la kor' venkinto de ĉia malprospero,
la honordona strebo al senmortec-konkero
kaj la honora flamo, al homoj ne komuna?

Kie la mildaj ĝuoj, kiujn ĉe l' nokto bruna
donis al mi la Muzoj, kiam mi en libero
sur verdtapiŝa bordo de soleca rivero
kondukis ilin danci sub radiado luna?

Nun, la Fortun' sukcesis jam super mi mastregi,
kaj tiu koro, kiu kutimis sin mem regi,
sklavas je mil klopodoj, kiuj la vivon suĉas.

Pri la posteularo mi plu ne zorgas ame,
ĉi tiun dian ardon mi ja rezignis same,
kaj for de mi la Muzoj, kvazaŭe fremdaj, fuĝas...