![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
Dum Manji Avensonon en fidela postiro, Panĵas' sian Romprincon, mi mian prideĵoras, kaj dum l' espero flata miajn printempojn voras kaj la dezirojn trompas per plaĉa logaltiro, Vi laŭdas al Henriko kaj per pli bela stilo kantante, kiel sian epokon li dekoras, vi ja honoras vin mem kaj lin, kiu honoras honoron ricevatan de via kantsubtilo. Dume nian belaĝon konsumas dura sorto sur nekonata peco de fremda lando, kie la malfeliĉ' nin igas ĉi tristajn versojn plendi; Kiel vidiĝas foje, je l' voko de la morto, en novaj herboj, flanko ĉe flank', unulinie, sur lago malproksime tri cignoj prilamenti. |