Enkomputiligis Don HARLOW

La Sopiroj, XXXI

de Joakimo du BELLAY

elfrancigis KALOCSAY Kálmán

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/1 p. 34-40


Feliĉa sorto, kiel Ulisses multvojaĝa
aŭ kiel konkerinto de la ŝaflano ora,
reveni fine hejmen, kaj dum vivresto glora
inter parencoj vivi, pli sperta kaj pli saĝa.

Ve, kiam fumon vian, kameno hejmvilaĝa,
mi vidos gaje fumi, en kiu tempo fora
mi vidos vin, dometo, kaj korto, pli valora
al mi ol tuta reĝa provinco riĉpejzaĝa?

Pli plaĉas al mi mia prapatra domo paca,
ol de palacoj Romaj la frunto plej aŭdaca,
pli ol marmoro dura l' ardezo fajne blua,

Plia mia Loire galla ol la Tiber' latina,
pli mia Liré eta ol monto Palatina,
pli ol marvento sala la dolĉa mild' Anĵua.