Enkomputiligis Don HARLOW

La Sopiroj, XXXVIII

de Joakimo du BELLAY

elfrancigis KALOCSAY Kálmán

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/1 p. 34-40


Feliĉa estas, kiu dum sia viv' nur vidas
al si similajn homojn, kaj kiu sen envio,
sen tim', sen hipokrito, sen vanta ambicio,
modestan havon pace mastrumas, reĝe gvidas.

Mizera zorg' akiri plimulton ne eksidas
tirane super lia libera opinio;
eĉ la dezir' plej granda -- deziro sen pasio --
trans propran heredaĵon strebadi ne avidas.

Li ne miksiĝas en la aferojn de alia,
nur de li mem dependas ĉiu espero lia,
li estas sia mastro, patrono, reĝ' kaj korto.

Ne manĝas sian panon en fremdaj land' kaj domo,
nek kuras en danĝeron por iu fremda homo,
kaj riĉon, pli ol sian, ne volas de la sorto.