Enkomputiligis Don HARLOW

De grenventumisto al la ventoj

de Joakimo du BELLAY

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/1 p. 34-40


Al vi, ho trup' facila,
kies vagad' flugila
tra la mondo sencelas,
kaj sible kaj murmure
la frondojn ombrajn nure
per lanta mov' ŝancelas,

Jen, por ofer', violoj,
lilioj kaj koroloj
de etaj rozoj ankaŭ,
de rozoj ruĝevidaj
ĵus freŝe disvolvitaj,
kaj plu diantoj blankaj!

Per via milda spiro
blovu al ĉi azilo,
blovu al ĉi terpeco,
dum mi, sen ŝpari penon,
ventumas mian grenon
ĉe l' taga plenvarmeco.