Du arioj de Kerubeno

de Lorenzo da PONTE

elitaligis T. PUMPR el la opero "Edziĝo de Figaro"

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/1 p. 30-31

Ario de Kerubeno (N-ro 6)

Nova ĝojo, nova timo
min skuadas en animo.
Se ekvidas mi nun belan damon,
/: aĥ, mutiĝas mi pro lingvo-mank' :/.
Jam la nomo de Amoro
min svenigas per langvoro,
sentas mi gehenan flamon,
/: pulsas pli, pulsas pli en mi la sang' :/.
Nova ĝojo, nova timo
min skuadas en animo.
Se ekvidas mi nun belan damon,
/: aĥ, mutiĝas mi pro lingvo-mank' :/.

Nun kie ajn mi staras,
nun kion ajn mi faras,
el kamp', el arb', el fonto
jen son' de l' am-rakonto:
pri tim', deprim', ekflamo,
sopir', delir' de l' amo.
Kaj ĝojo kaj angor'
bolas en mia kor'.

Nun kie ajn mi staras,
nun kion ajn mi faras,
el kampo, monto,
el arb' kaj fonto
eksonas rakonto:
pri tim', deprim', ekflamo,
sopir', delir' de l' amo.
Kaj ĝojo kaj angor'
bolas en mia kor'.

La par' sen ĉes' alternas
kaj la batal' eternas.
Nun mi ekkonis mem, mi mem,
dolĉon de am-ĉagren'.


Kanzono de Kerubeno (n-ro 11)

Ho diru, damoj, spertaj pri kor',
Ĉu min per amo trafis Amor'?
Nur vortoj kelkaj pri mia stat',
june senhelpaj en la amad'.

Ĝojo ekĝermas en la anim',
sed jam alternas kun ĝi la tim'.
Jen min trafluas arda gehen',
jen min ekskuas frosto de trem'.
Aŭ mi deliras pro malesper',
Aŭ mi sopiras, aĥ, pri ĥimer'.
Kanti mi volus, vagi sen cel',
tuj mi ekplorus pro bagatel'.
Min dolĉe ligas sorĉa katen',
kaj min plenigas milda ĉagren'.

Ho diru, damoj, spertaj pri kor',
ĉu min per amo trafis Amor'?


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>