Enkomputiligis Don HARLOW |
Moviĝas la akvaro de l' rivero, Kaj ĵetas sin kaskade, kun bruemo... Profunda son' eliĝas kiel ĝemo Pro iu sekreta puno kaj sufero!... Orpluvon dissemante tra l' aero, ĝi teksas plej valoran, riĉan gemon: Plurkoloran, gigantan diademon, Por kroni la Diinon de l' rivero!... La jaroj pasas -- fluas la akvaro! Ĉe l' akvofalo la bruego daŭras, Kaj la river' iradas al la maro! Post l' akvofal' -- trankvilo kaj susur'! La river' jam ne plendas nek bedaŭras Sed laŭdas la grandecon de Natur'! |