Enkomputiligis Don HARLOW

La mortanto

de Jiri WOLKER

elĉeĥigis Jiri KORINEK

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/1 p. 13-14


[ Jiri Wolker, talenta ĉeĥa poeto, mortinta 1924 en aĝo de 24 jaroj je tuberkulozo.

Krom lirikaj poemoj varitemaj, estas precipe poezio socialtendenca, en kiu li sciis majstre diri sian veron. Poemoj el hospitalo kaj sanatorio dum liaj lastmonatoj suferoj estas emociaj, fortaj kaj kortuŝaj.
]
Kiam mi mortos, nenio en la mond' okazos kaj ŝanĝos sin,
nur koroj kelkaj ektremos en roso, kiel kaliko flora,
miloj jam mortis kaj miloj mortos, miloj lacegas en mortproksim',
ĉar en la morto kaj naskiĝo neniu restis unusola.

Morton ne timas mi, mort' ne malbonas, mort' estas peco de viv' malfacila;
kio teruras, kio malbonas, estas mortado,
kiam la sensoj dumfluge pafitaj falas de ĉio kun rompo flugila,
en rusta tubaro de l' korpo putras temp' kiel muka gelato,
por manojn, okulojn, nervojn kaj ĉiun muskolon malkomponi,
per kiuj la mondon brakumis kaj amis oni;
morton ne timas mi, mort' ne malbonas, morton ne sola mi portas,
mortadon mi timas, en kiu forlasitas ĉiu, -- kaj mi mortas.

Adiaŭ, knabinjo, adiaŭ kara, adiaŭ bildo de ĉarma bel',
de viaj mamoj oni forhakis miajn manojn, koron frakasis kun kruel',
penso pri vi duonan jaron kiel ora sag' min traspadis,
kiam malbonis fart', ĝi pli doloris, en fart' pli bona ĝi helpadis.

Sed nun adiaŭ, nun vanas jam ĉio, hodiaŭ skribis mi paĝon,
ke vi forgesu kaj serĉu alie, kie al kor' oni donas manĝon,
ĉi leter' estis plej granda doloro kaj plej granda ĝem',
sed en la mortado ĉiu devas esti sola, solega ĝis ekstrem'.

Kiam mi mortos, nenio en la mond' okazos kaj ŝanĝos sin,
nur mi perdos mian mizeron en mortoŝanĝ', azila,
eble fariĝos mi ŝtono, eble infano, eble pin',
morton ne timas mi, mort' ne malbonas, mort' estas peco de l' viv' malfacila.