Laŭvetere

de Georges AVRIL

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/1 p. 16-17


[ Georges Avril, jan. 1874-dec. 1952. Esperantiĝis 1929. Ĉefredaktoro de Nia Gazeto 1934. Akademiano 1949. ]

Pluvas, pluvas, paŝtistino

  Rehejmigu viajn blankajn ŝafojn. Sub tia pluvego, knabino, ili ne tro bone status. Kaj vi mem, kredeble, vidus difektitaj viajn vestornamaĵojn. Rehjmigu viajn blankajn ŝafojn. (1)

  La stratoj, cetere, estas tute senhomaj -- aŭ preskaŭ. Kelkaj pluvombreloj, rebrilaj pro la akvumado, ĝibiĝas sub la diluvo kaj rapidas. Ne senlaboraj pluvombreloj ili estas. Necesas gravaj motivoj, necesas ke oni devu nepre prelabori sian pankruston, por ke oni sin risku ekstere dum tia ŝtormeto. Kontraŭ la vitrojn de la fermitaj fenestroj la pluvo dispremas siajn molajn perlojn. Kion fari, kiam pluvas, krom legi poemojn? Kies versojn mi elektu? Rekomendinde estas la junulojn kuraĝigi, tamen en okazo de saŭdado pli helpas konataj amikoj ol konotaj novuloj. Jen, ĝuste ĉe mia mano, "La ekzilitoj" de Théodore de Banville: dolora titolo kun melankolia ĉielo kongruas. La griza harmonio de la lumo ne estos detruita...

  "Per lazuro viajn okulojn satigu", admonas la poeto... Ha! Miaj lacaj manoj la libron delasas sur miajn genuojn... Levite, la fenestra kurteno ebligas ke mi ekvidu la malvastan ĝardenon. Ĝi estas feliĉa. Hieraŭ ĝia tero estis tiel seka, ke ĝi fendetiĝis. Nun, ĝi trinkas kaj pleniĝas. Liliputaj riveretoj, miniaturaj torentoj fluas, laŭlonge de la aleo. La kreskaĵoj, refreŝigitaj, kvazaŭ lakitaj, ŝajnas tute novaj. Bona pluvo! Ĝi ne enuigas min spite la proverbon. Ĝi diversiĝas: jen estas impeta ekpluvego, kiu vipe kurbigas la herbojn, tie kaj tie okazigas inundetojn; jen, ĝi kvietiĝas kaj fariĝas akvopulvoro, kiu senbrue, seninterrompe defaladas de la nuboj malataj kaj grizaj.

  Deziro min kaptas: eliri kaj iuloke staradi senmove, senpense, lasante min longtempe surverŝi kiel kontenta besto...

  Rehejmigu viajn blankajn ŝafojn: pluvas, pluvas, ho paŝtistino!


Piednotoj

(1) Laŭ la franca popolkanto: Il pleut, il pleut, bergère, / Rentre tes blancs moutons...


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>