Enkomputiligis Don HARLOW

Al la legantoj!

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/1 p. 1-2


Jam dufoje la demono de la milito donis al la esperanta literatura organo baton, kiun ĝi verŝajne esperis finofara: en Aŭgusto 1914 mortis "La Revuo" de C. Bourlet, honorata per la konstanta kunlaborado de Dro Zamenhof; en Aŭgusto 1949 malaperis, post kuraĝega provo de supervivo, la "Literatura Mondo" de K. Kalocsay kaj J. Baghy. Sed same kiel la hidro de la mitologio, nia movado ne estas ekstermebla, kaj post falo de unu kapo, ĉiam renaskiĝas alia.

Jen do nova revueto, kiu pretendas -- al sudanino oni pardonu la troigon! -- ekpaŝi egala al siaj du antaŭirantoj; egala, sed ne simila. Ĉiu gazeto havas sian propran spiriton truditan de la naskiĝejo kaj de la naskigintoj. Super la lulilo de la "Nica Revuo" lumas la suno de la Lazura Marbordo: ne mirinde, se en la kapo de tiu eta persono jam brilas fajreroj de kaprica fantazio, kiuj cetere ne difektas la dignon de prudenta Francino. La "Nica Revuo", same kiel iam la Pariza kaj poste la Budapeŝta, celas tre serioze fariĝi la centra organo de nia literaturo, publikigi, sub plaĉa formo, la plej belajn poemojn, originalajn aŭ tradukitajn, la plej artajn prozaĵojn, kaj per tiu alta stilnivelo altiri samtempe la atenton de la laikoj kaj la kontribuadon de la esperantistoj. Sed ĝi volus ankaŭ veki la intereson de pli larĝa publiko, prezentante jen bildojn pri kuriozaj moroj, maloftaj artaĵoj, homaj kaj naturaj pitoreskaĵoj, jen, tute simple, indan materialon por vivigi la klubvesperojn aŭ la regionajn renkontiĝojn.

Ambicia programo, jes; sed ĉu ne efektivigenda? Ĉu ne jam dezirata de multaj? Konvinkitaj, kiel Zamenhof, ke per la literaturo venkos nia afero, ni mem donos al la "Nica Revuo" nian tutan fervoron kaj kapablojn; ĝia financa vivo estas certigita jam por unu jaro, almenaŭ. La cetero dependas de vi, niaj karaj Legantoj! -- de via oferemo, de via kunlaboremo, de via propagandemo. Sendu al ni amase manuskriptojn kaj mendoskribojn! Parolu senlace pri nia entrepreno, ĉu por, ĉu kontraŭ, ne gravas: eĉ malaklamo estas reklamo. Helpu al ni alteteni la standardon de la esperantaj Muzoj, kaj pruvi al la Blinkenbergoj kaj aliaj Botokudoj, ke nia lingvo vivas kaj floras, kaj sur la beletra kampo timas nenian rivalon!

La Nica Literatura Revuo