El la opinioj de l' kato

de Karel ĈAPEK

elĉeĥigis Miloŝ LUKAS

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/1 p. 18


  Jen mia Homo. Lin mi ne timas.

  Li estas tre potenca, ĉar li tre multe manĝas, li estas Ĉionmanĝulo. Kion vi manĝas? Donu al mi!

  Li ne estas bela, ĉar lia korpo ne estas harkovrita. Ne havante sufiĉajn salivojn, li devas lavi sin per akvo. Li miaŭas raspe kaj tro multe. De tempo al tempo li dormante ŝpinumas.

  Malfermu al mi la pordon!

  Mi ne scias, kial li fariĝis Estro; eble li estas manĝinta ion majestan.

  En miaj ĉambroj li kondutas pureme.

  Li kutimas fingropreni nigran akran ungegon kaj prifosas per ĝi blankajn paperfoliojn. Alimaniere li ne scias ludi. Li dormas nokte anstataŭ tage, ne vidas en mallumo, havas neniajn ĝuojn. Neniam li pensas pri sango, neniam li revas pri ĉaso kaj batalo, neniam li amorkantas.

  Ofte en nokto, dum mi aŭdas misterajn kaj sorĉajn voĉojn, dum mi vidas, kiel ĉio vivantiĝas per la mallumo, li sidas ĉe la tablo kun kapo klinita kaj konstante, konstante prifosas per sia nigra ungaĉo la blankajn foliojn. Ne opiniu, ke mi priatentas vin. Mi aŭdas nur la mallaŭtan susuradon de via ungaĉo. Kelkafoje la susuro eksilentas, la mizera malsprita kapo ne scias plu kiel ludi, kaj tiam tuŝas min kompato, tiel ke mi bonvolas alproksimiĝi kaj mallaŭte ekmiaŭas en dolĉa kaj sufera malbonhumoro. Tiam do mia Homo min levas kaj en mian hararon enmergas la varman vizaĝon. Tiun fojon en li por momento vekiĝas imago pri supera vivo, tiel ke li feliĉule ĝemetas kaj ŝpinumas ion preskaŭ bone kompreneblan.

  Ne pretendu tamen, ke mi vin priatentas. Vi varmigis min, kaj nun mi denove iras aŭskulti la nigrajn voĉojn.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>