Enkomputiligis Don HARLOW

Retroviĝo

de Gaston WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/1 p. 2


Avidaj je l' estonta vizi', sur monto Nebo
ni penis ambaŭ, laŭe de krutoj senkompataj,
kaj niaj koroj kune kaj niaj manoj frataj
por brava help' ligiĝis en tiu alta strebo,
kiam ekfalis ŝtormo densega kaj obskur',
kaj nin disigis solaj la nepalpebla mur'.
En la ondanta ombro perdiĝis niaj vokoj
seneĥaj; regis ĉie nur nigro kaj silento.
Mi longe longajn horojn gvatis al oriento...
Sed fine jen, heliĝas ĉiel, kaj nuboflokoj
disflugas sub la spiro de la aŭrora gaj';
de fore jen aŭdiĝas konataj tonoj, kaj
tra la nebul', de tempo al tempo pli maldika,
skiziĝas karaj trajtoj de la vizaĝ' amika.