Saŭna

de Hannes KOIVU

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/1 p. 27-29


   La finna vorto "saŭna" fariĝis dum la lastaj jardekoj konata ankaŭ eksterlande. Ĝia signifo ne estas nur "banejo", ĉar ĉiaj banejoj ne estas saŭna, sed ĝi estas la nomo de speciala finna ŝvitbanejo, kiu ne similas al roma (seka) nek al rusa (malseka) banejoj, sed havas ecojn de ambaŭ. Nomo vapor banejo ne estas por ĝi taŭga, ĉar videbla vaporo ne devas aperi en finna banejo.

   Laŭ statistiko kampare 80% el la familioj, kiuj posedas loĝejon, havas ankaŭ propran banejon. En la urboj kaj urbetoj ekzistas publikaj, grandaj kaj malgrandaj banejoj. La plej simpla kampara banejo konsistas el unu ĉambreto, sed plej ofte ĝi havas ankaŭ antaŭĉambron, vestiĝejon. La publikaj banejoj enhavas ankoraŭ trian ĉambron, lavejon.

   Originala finna banejo estas t.n. fumbanejo, kies forno ne havas kamentubon. La fumo dum la hejtado plenigas supran parton de la banejo kaj eliras tra la pordo, fenestro kaj truo en la plafono. La interno de tia banejo estas nigra. Nuntempe tia baneja tipo estas malpli ofta ol banejo kun kamentubo, sed multaj (ĉefe modernaj kulturhomoj) preferas fumbanejon, ĉar ĝi estas pli higiena pro la desinfekta kapablo de fumo kaj laŭ ili ankaŭ pli bonodora. La muroj de ĉiaspecaj banejoj prefere estu lignaĵ aŭ almenaŭ interne kovritaj per ligno. La publikaj banejoj ĉiam havas fornon kun kamentubo.

   En la banejo forno estas fajrujo kaj sur ĝi amaso da ŝtonoj (je la grandeco de pugno ĝis kapo). Dum hejtado la fajro trairas la ŝtonaron kaj varmigas ĝin. En bone hejtita ŝtonaro (kiŭas) kelkaj ŝtonoj estas jam ruĝetaj. Varmigo de lavakvo okazas divers-maniere.

   Supe laŭ iu muro estas bretego al kiu kondukas pli aŭ malpli larĝa ŝtuparo, kaj sur la bretego ekzistas ankoraŭ benko. La detaloj de banejo same kiel tiuj de banmaniero estas diversaj. Banante sin en propra banejo oni ordinare unue kuŝas kelkan tempon sur la bretego kaj atendas komenciĝon de ŝvitado. La aero tiam estas tute seka kaj la temperaturo laŭdezire 60 - 100 gradoj C. Tamen la veraj "banejaj herooj" deziras varmon de poi ol 100 kaj toleras eĉ ĝis 40 gradoj. La subskribinto persone ne spertis pli ol 126 gradan varmon. La "sekreto", kiu ebligas tion, estas la vaporiĝo de ŝvitita fluidaĵo, kiu konsumas la varmon ĉe la haŭto.

   Kiam la ŝvito jam bone elfluas, oni ĵetas iom da akvo sur la ŝtonaron. Aŭdiĝas kolera sono: tŝŝŝ, kaj varmega blovo de akvogaso traflugas la ĉambron. Videbla vaporo ne aperas, se la ŝtonoj estas sufiĉe varmigitaj. La banantoj prenas betulbranĉan folikvaston kaj komencas per ĝi batadi sin. La ŝvitado fortiĝas kaj la poroj de la haŭto ĝisfunde puriĝas.

   Ricevinte sufiĉe da varmo la baniĝantoj eliras por refreŝigi sin. Se la banejo estas (kiel kutime) sur la bordo de lago aŭ rivero, oni iras por naĝi kelkajn minutojn. Vintre oni nur staras aŭ sidas kelkan tempon sur la korto antaŭ la banejo. La kutimo ruliĝi en neĝo aŭ trempi sin en glacia truo de lago estas malofte, kvankam neniel danĝera, se la korpo estas sufiĉe varma kaj se oni restas en akvo aŭ neĝo nur mallongan tempon. Tia procedo, nome restado alterne en varmego kaj malvarmo, ripetiĝas laŭ ĉies kutimo kelkfoje.

   Poste oni lavas sin kaj fine superverŝas per malvarmeta akvo. Se la loĝejo estas proksima, oni iras nur iom vestita en la ĉambron por ripozi. Ankaŭ en la antaŭĉambro de la banejo estas benkoj, sur kiuj oni povas kuŝi. -- Post bano oni estas ruĝa kiel indiano kaj sentas sin freŝa kaj feliĉa. La spirado tra la poroj de la haŭto estas perfekta.

   En publikaj banejoj la funkciantoj, kiuj laŭ peto kaj pago servas al la klientoj, estas same en la vira kiel en la virina fakoj maljunetaj virinoj. Ankoraŭ dum la pasinta jarcento estis kampara kutimo, ke ne nur la familianoj, sed ankaŭ aliaj viroj kaj virinoj banis sin kune, kaj oni vidis en tio nenion maldecan.

   La vorto "loyly" (baneja varmego) havas en kelkaj finn-parencaj lingvoj ankaŭ signifon "animo". Oni verŝajne vidis siatempe en la baneja procedo ion sanktan. Oni ne iras en banejon ĉefe por lavi sin, sed por baniĝi. Kaj bano ne estas laŭ finna kompreno trempiĝo en kuvo aŭ lago, sed restado en ŝvitiga varmego.

   En finna beletro la baneja procedo estas ŝatata temo. Aperis ankaŭ kelkaj teknikaj verkoj pri la banejo kaj la baneja kulturo, kaj en la jaro 1937 fondiĝis societo, kiu esploras science la efikojn de la banado.

   Bano en ŝvitbanejo estas por finnoj "ĉiutaga pano", sed ĝi estas ankaŭ granda ĝuo kaj grava saniga rimedo.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>