Enkomputiligis Don HARLOW

Sinjorino Obermüller

de Raymond SCHWARTZ

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/1 p. 5-7


Kial mi liveras kun tiu ĉi rakonto al la sci-avido kaj klaĉbezono de l' publiko ankaŭ unu pecon el mia familia intimeco? Kial? Ĉar mi supozas, ke la diskonigo de la sekvantaj faktoj povos kontribui al progresigo de la Scienco. Tiu ĉi raporto, senpretenda sed aŭtentika, metos je dispono de la specialistoj de l' Psik-analizo pluan eksperimentokampon, sur kiu ili povos sin paŝti, eble ne sen profito.

Jen: Ĉi-foje mia edzino ne improvizis. Ŝia libertempo estis, ĝis en la plej etaj detaloj, perfekte organizita jam ses semajnojn antaŭ ol ŝi forlasos nian Parizan hejmon. Jam ses semajnojn antaŭe ni sciis, en kiu vilaĝo de Tirolo ŝi pasigos dek-kvin tagojn. Ni konis la nomon de la hotelo, konis eĉ la numeron de ŝia ĉambro. Krome, ni facile orientiĝis sur la plano de la regiono, afable sendita al ni de iu vojaĝagento. Kaj nun, sciante, ke ĉio estas en ordo, ŝi -- aŭ pli ĝuste "ni" komencis antaŭĝui tiun libertempon. Depende de la horo aŭ de la humoro jen ŝi rimarkigis: "Nunmomente en Gritzpfühl, mi glitas sur la skikampo!" jen mi konstatis: "Dum tia posttagmezo vi sidas en la bavara saloneto, pri kiu parolas la prospekto de la hotelo!"

Baldaŭ ni moviĝis en la kadro de tiu aŭstra vilaĝo kun la tuta senĝeno de l' tieaj loĝantoj. Kaj por iom plivigligi la pejzaĝon ni aldonis kelkajn persontipojn, kiajn oni povas facile supozi en tiaj lokoj. Jen estis la hotelgemastroj: simpatiaj mezaĝuloj, ambaŭ rondetaj. Li, ĉiam bonhumora; -- ŝi, kunportanta en la faldoj de l' antaŭtuko kuirej-aromojn, obstinajn sed ne malagrablajn. Estis ankaŭ la neevitebla skiinstruisto, klasika juna sportulo, nete razita. Pro stulta ialo mi dekomence sentis al li malpli da simpatio ol mia edzino. Sed plej ofte revenis en nia konversacio tiu babilema sinjorino Obermüller, la imagita tablo-najbarino de mia edzino en la hotelo "Zur Rose". Mi ne plu scias, kiu el ni inventis tiun personon, nek kiu unua havis la ideon nomi ŝin sinjorino Obermüller. La nomo tiel trafe enŝoviĝis en la lokan kadron, ke ni ne speciale priatentis ĝin. Tio ŝajnas memkomprenebla, ke en tirola pensiono iu deva nomiĝi Obermüller. Kaj tiel sinjorino Obermüller eniris nian vivon. Ŝi partoprenis en la konversacio ĉiufoje, kiam ni parolis pri Gritzpfühl. Jen sinjorino Obermüller diris tion, jen sinjorino Obermüller faris tion, kaj tiel plu.

Sed ankaŭ tiu fiktiva libertempo rapide pasis. Restis nur ok tagoj ĝis la reala ekvojaĝo. Tiam mi pensis, kiel amuze estus, se mia edzino, alvenante en la hotelo, jam la unuan tagon tie renkontus veran sinjorinon Obermüller, sinjorinon Obermüller el karno kaj ostoj! Kia grandioza hazardo! -- Kaj kia domaĝo, ke tiaj hazardoj ĝenerale ne okazas, krom ... se oni iomete kunhelpas! Kial ne? Estus tiel amuze!

La saman vesperon mi skribis al la hotelestro, malkaŝante la situacion kaj petante, ke la tablonajbarino de mia edzino konsentu nomiĝi Obermüller. Kvin tagojn poste mi ricevis la respondon, senditan al mia oficeja adreso por eviti ĉian suspekton flanke de mia edzino. Herr Stauffer, la hotelestro, montriĝis komprenema kaj asertis, ke ĝuste tie troviĝas ĉe li unu gaja Viena vidvino, kiu entuziasme akceptis partopreni en la mistifikado. Bone! -- Mia sola bedaŭro estis, ke mi ne povos vidi la vizaĝon de mia ekmireganta edzino ĉe la renkontiĝo kun sinjorino Obermüller!

Tute alispecaj estis la priokupoj de mia edzino la lastan tagon antaŭ ŝia forveturo. De ĉiam estis interkonsentite, ke dum ŝia foresto, nia kutima helpvirino prizorgos la mastrumadon en mia "fraŭla" hejmo. Sed jen okazis, ke tiu virino malsaniĝis subite, ĝuste tiun sabaton, kiam mia edzino intencis lasi min sola. Tio multe ĝenis la serenecon de niaj lastaj momentoj. Vane mi fanfaronis, ke mi scios iel elturniĝi, se necese, manĝos en restoracio, aŭ lasos la malpurajn telerojn ĝis ŝia reveno. Mia edzino estis maltrankvila ĝis -- fine, lastminute -- ŝi povis anonci: "La situacio estas savita. Mi trovis alian helpvirinon. Ŝi ekdeĵoros lundon matene. Vi povos fidi al ŝi; la tuta kvartalo rekomendis ŝin."

"Ne zorgu pri tio," mi respondis, "nun havu agrablan libertempon! Bonan vojaĝon kaj ne forgesu transdoni miajn respektajn salutojn al tiu bona sinjorino Obermüller!" La vagonaro ekruliĝis en la nokton...

La sekvanta tago estis dimanĉo. Mi sciis, ke plej frue nur lundon mi rajtos esperi depeŝon el Gritzpfühl kun informo pri bona alveno. Tamen mi estis senpacienca.

Ŝajnas, ke tiun lundon mi dormis pli longe ol kutime. Estis la pordsonorilo, kiu vekis min. "Jen," mi tuj vigliĝis, "jen la depeŝoportisto!" kaj mi rapidis por malfermi la pordon. Tie mi troviĝis, senkomprene, nazkontraŭnaze kun fortikaspekta virino.

"Mi estas la nova helpantino," ŝi diris. "Mi venas por la mastrumadaj laboroj."

"Ha, jes..." mi nun rememoris, "jes... eniru do, sinjorino... e... e... kiu estas via nomo?"

"Sinjorino Obermüller!" ŝi diris, iom malicete kaj kun tia akcento, ke senteble ŝi ankoraŭ ne havis sufiĉe da tempo por ekzercadi pli sukcese la prononcon de la fremdlingva nomo. Tiel mi rekonis tuj la fabrikmarkon de mia edzino. Tiom pli, ke jam unu duonhoron poste la regula helpvirino, subite resaniĝinta, povis ree plenumi ĉiujn funkciojn en mia domo.

Konkludo?

Ĉu tio ne pruvas, ke du elitaj animoj kapablas, post multjara kunvivado, iri la saman ideovojon sendepende unu de la alia?

Kaj mi ne sentas la bezonon diri pli.