Enkomputiligis Don HARLOW

Sperto de Zamenhof

de Ismael Gomes BRAGA

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/1 p. 9-12


Pli ol aliaj rasoj la hebreoj ĉiam nepre bezonis lingvon internacian, ĉar ili vivadis disaj tra la mondo kaj tamen havantaj komunajn religiajn interesojn.

Ili ja posedis tra la jarmiloj religian lingvon internacie uzatan de kleruloj kaj religiestroj, sed ne de la tuta popolo, nome la hebrean lingvon. La popolo kreis al si ĵargonon ankaŭ internacie uzatan, kiu jam akiris nun literaturan forton, eĉ originalan poezion, paralele kun la hebrea, sed neniel simila al ĉi tiu.

Sekve, la hebreoj posedas por sia raso du lingvojn internacie uzatajn parole kaj skribe. La hebrea havas glorajn tradiciojn, kaj estas amata kiel religia lingvo kaj deviga kiel Leĝa lingvo, la lingvo de Torah. Kiel religia lingvo ĝi estas lernata ankaŭ de kristanoj. Ankaŭ mi penas lerni ĝin!

Ĝis la unua duono de la 19-a jarcento ĝi estis mortinta, uzata nur de teologoj kaj filozofoj; sed genia judo nomata Eleazer (1) ben Judah, samtempano kaj kuracista kolego de Zamenhof, komprenis la bezonon de lingvo historia por la juda raso kaj per energia kaj persistema agado revivigis la lingvon de la Biblio kaj metis ĝin denove sur la lipojn de la popolo, eĉ de infanoj, kaj fine ĝi fariĝis oficiala lingvo de la Juda Ŝtato, kiam la hebreoj reakiris la sendependecon de Izraelo.

La unua lingvo de la infano Zamenhof memkompreneble estis la ĵargono de la kvartalo kie li naskiĝis, sed en judaj lernejoj la hebrea estas devige instruata al geknaboj, kaj Zamenhof ĝisfunde ellernis ĝin, kiel ni povas konstati en la perfekta traduko de la Biblio, kiun li faris.

La juna Zamenhof do posedis spertojn pri la funkciado de du internaciaj lingvoj, uzataj mondskale de hebreaj rondoj en literaturo kaj parolo, kaj li konstatis laŭ la triumfo de Eleazer ben Judah la miraklan povon de lerta kaj persistema propagando gvidata tra la koroj, ne nur tra la cerboj. La propaganda laboro de ben Judah por la hebrea lingvo parolis ĉefe al la sentoj de la judoj, montris al ili la nepran vivbezonon de posedo de historia, respektinda lingvo por restarigi la nacion kaj igi la hebreojn popolo honorata kaj respektata en la mondo. Kaj oni aŭskultis lin kaj revivigis la lingvon.

Vidante ne nur la hebrean rason kiel ben Judah, sed la tutan homaron, Zamenhof ŝvebis multe pli alte ol lia eminenta kolego, kaj uzis ĉefe la sentajn argumentojn por varbi pionirojn.

Ankaŭ por la konstruo de la lingvo la hebrea sperto estis al li tre utila: li profitis multe pli ol ekstere ŝajnas por simpligi la lingvon laŭ hebreaj modeloj.

Por la vortaro la hebrea neniel povis helpi, ĉar ĝiaj radikoj ne estas internaciaj; sed la gramatiko hebrea inspiris al Zamenhof multon tre bonan. Mi menciu nur kelkajn trajtojn:

1-e. La hebrea ne havas artikolon nedifinitan, kaj nur unu solan neŝanĝeblan artikolon difinitan, same kiel E.

2-e. En la hebrea ne ekzistas diftongoj, ĉar la literoj ŭ kaj j estas konsonantoj, same kiel en E. Kiom da malfacilaĵoj kreas la diftongoj por la akcento ni konstatas je ĉiu paŝo ĉe niaj naciaj lingvoj kaj en mortenaskitaj projektoj de L.I. La hebrea kaj E. ne konas tian malfacilaĵon.

3-e. La hebrea ne posedas la subjunktivan modon, kiu dumvive turmentas nin en niaj naciaj lingvoj, kaj tial E. ankaŭ ne havas ĝin.

4-e Same kiel la hebrea, ankaŭ E. ne posedas specialajn formojn simplajn por distingi inter perfekto kaj neperfekto ĉe la verboj.

5-e. Nur nominativon kaj akuzativon havas la hebrea kaj E.

6-e. La finiĝo -u por la imperativo estas hebrea kaj araba, ne elpensaĵo kaprica de Z, kiel iam diris "reformisto", kiu ĝin mallerte anstataŭigis per -ez (kiu ja ne ekzistas, ĉar en la franca ĝi estas elparolata kiel é-er, sed ne -ez).

7-e. Same kiel en E. la hebrea vortaro estas aranĝata laŭ la radikoj.

Tiuj principoj, elprovitaj en la hebrea tra jarmiloj da vivado, konsiderinde simpligis kaj faciligis la Esperantan gramatikon; sed la ekstera aspekto de la lingvo laŭŝajne estas tute okcidenta, ĉar la internaciaj radikoj, afiksoj kaj gramatikaj finaĵoj estas okcidentaj. Mi diras "laŭŝajne", ĉar la aglutinado en E. ankaŭ ne estas okcidenta, sed orienta.

Zamenhof ne nur estis genia homo, sed li posedis ankaŭ, ekde la juneco spertojn, kiajn pluraj lingvistoj neniam akiras pri la ekzisto kaj strukturo de du lingvoj internacie funkciantaj; tial li kreis nian mirindan lingvon kun perfekta sekureco laŭ vivantaj modeloj, kaj ĉiuj provoj "reformi" ĝin fariĝis ridindaj fiaskoj.

El inter la spertoj de la Aŭtoro de E. estis ankaŭ tiu pri la bezono de netuŝebla fundamento. La netuŝebla fundamento de la hebrea estas la Biblio, en kiu neniu rajtas ŝanĝi aŭ korekti ion ajn; eĉ la plej evidentan eraron oni neniam korektas en la hebrea Biblio. Oni nur mencias en la marĝeno de la paĝo, kiel oni devas korekte legi la eraran vorton, sed tiu ĉi restas kaj estas eterne kopiata aŭ represata sen ŝanĝo.

Tiu neŝanĝebleco de la modela teksto eternigis la unuecon de la hebrea lingvo tra la mondo. Z. kreis netuŝeblan Fundamenton por E. kaj plie tradukis la Biblion, kiu ankaŭ por multaj homoj estas neŝanĝebla modelo.

La angla traduko de la Biblio ankaŭ fariĝis klasika modelo por la angla lingvo, kvankam en ĝi estas eraroj; ekzemple, la 16-a paragrafo de la ĉapitro dua de Hoŝea tekstas jene en la angla traduko:

"And it shall be at that day, saith the Lord, that thou shall call mi Ishi; and shalt call me no more Baali."

La anglaj tradukintoj faris pli ol unu eraron en tiu paragrafo:

1-e. ISHI = mia edzo, kaj BAALI = mia mastro, ne estas propraj nomoj kaj ne povus resti en la originala lingvo.

2-e. La pronomo thou devus esti she, kaj la verbo shalt, dufoje uzita, devus esti shall (aŭ will). La hebrea verbo tikri estas dusenca: ci nomos, kaj ŝi nomos. Nur laŭ la senco oni povas decidi, kaj en tiu teksto Dio parolis al la profeto pri la virino, ne al la virino, sed la anglaj tradukintoj dormetis kaj eraris.

Mi komparis la tradukon de Z. kun la originalo kaj trovas ĝin tute korekta. Ĝi tekstas: "En tiu tempo, diras la Eternulo, ŝi nomos Min: Mia edzo; ŝi ne plu nomos Min: Mia mastro."

La traduko de Z. estas tre lerta. Kvankam ISHI kaj BAALI ambaŭ signifas "edzon", estas grava nuanco inter ili: ISHI estas mia viro, mia amato; dum BAALI estas la aĉetinto de la virino, la posedanto laŭ antikva rajto, sekve li povas esti malamata edzo, ĉar li estas mastro de la virino. Dio volas esti la amato, ne la mastro de la homaro. Laŭ la teksto de Hoŝea, virino estas uzata en la senco de homaro.

Malgraŭ eraretoj de traduko, la angla teksto estas modelo kaj eĉ ateistoj studas ĝin. Nu, la sperto de Z. donis al ni ankaŭ tiajn neŝanĝeblajn modelojn. Nun la fiasko de la ŝanĝeblaj projektoj jam konvinkis nin ĉiujn pri la praveco de tiaj neŝanĝeblaj fundamentoj kaj ni ĉiuj defendas ilin kontraŭ la reformistoj.

Certe la lingvo kreskos kiel nun kreskas la hebrea en la moderna uzado, sed oni ĉiam respektos la neŝanĝeblajn modelojn. Tiuj modeloj por ni estas "Fundamento de Esperanto", "Fundamenta Krestomatio", "La Biblio" k.a. verkoj de nia genia majstro.


Piednoto

(1) Eleazer (aŭ Lazarus) signifas: Helpato de Dio. En la hebrea eldono de "Fundamento de Esperanto" la nomo de la Aŭtoro estas: D-ro Eleazer Zamenhof. Sekve Z. estis ankaŭ samnomulo de ben Judah. Ambaŭ estis Helpatoj de Dio.