Letero al malgrandaj amikinoj (Tomaŝ PUMPR)

Letero al malgrandaj amikinoj

de Tomaŝ PUMPR

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/2 p. 68-69


   ... Ĉar alproksimiĝas Kristnasko, mi rakontos ion por vi, Marieta kaj Anita! Kristnasko estas ĉe ni la plej granda festotago de la jaro, plena de kortuŝa etoso, kiam la familianoj volas kunflugi en unu neston. Mi legis kaj aŭdis rakonti, ke la okcidentaj landoj (Francio, Anglio...) ion tian ne konas, ke tie estas la kristnaskaj tagoj tre civilaj kaj sen la ekskluziva familia intimeco.

   Nu, ju pli flanke situanta vilaĝo, des pli la pratempa tradicio de Kristnasko estas konservita kaj kultata. Dum mia infanaĝo en la gepatra domo estis jam kelkajn tagojn antaŭe ĉio solena. Mi, studenteto, alveturis hejmen el la provinca urbo: estis meze de vintro, la eksteraj laboroj jam plejparte ripozis, la frato ion rabotis aŭ plektis, la patrino ŝpinis tutajn tagojn kune kun miaj fratinoj, kaj vespere oni disŝiradis la plumojn de la anseroj por plenigi per ili kusenojn. Ĉe tiuj "plumvesperoj" kunvenadis knabinoj ankaŭ el la najbaraj domoj, kaj, post ili, knaboj... Ĉe la plumlaboro oni multe ridis, rakontis, kantis, en la brilo de la luno diamantis la kristaloj de la neĝo, kaj estis bele sidi hejme ĉe la forno. Ni infanoj kalkulis ĉiun tagon, je kiu alproksimiĝis la Kristnaska vigilio, tago de la fasto, sed ankaŭ vespere de granda festeno. Oni kuiris karpon en dolĉa saŭco, bakis "plektitan" kukon, disdonis nuksojn kaj pomojn. Por la infanoj la malgranda "Jesueto" (do ne Paĉjo Noel) alportis kristnaskan abion aŭ piceon kun kandeloj kaj bakitaj dolĉaĵoj. La etuloj rajtis resti maldormaj tre longe, kaj se ili estis jam en la knaba aĝo, ili rajtis viziti la meznoktan meson. En nia vilaĝa preĝejeto kunvenis ĉiam tia homamaso, ke oni apenaŭ povis moviĝi. Kaj la pastoraloj, kiujn oni tie kantas, estas nur malmultloke konataj. La atmosfero de la solena okazaĵo restis fiksita tre profunde en mia memoro. -- La tuta vigilia tago estas dediĉita al "magio". Oni divenas la estontan sorton ne nur el gisado de plumbo, sed ankaŭ el la formo de la nuksokerno, el la bildo interne de distranĉita pomo, oni sendas kandeletojn en nukso-ŝelo "en la mondon" (meze de la kuv-bordoj). Precipe la knabinoj emas ekscii, ĉu ili venontjare edziniĝos. Ili skuas sambukan arbeton, aŭskultas bojadon de la hundoj kaj frapas la pordon de la porkin-stalo. Unu el la profetaj metodoj estas elhaki truon en la glacio kaj rigardi en la profundaĵon. Tio devas okazi ĝuste ĉe la noktomezo. -- Al tio ĉi alpensu al vi ankoraŭ la neĝon sub la plandoj, la nigrebluan firmamenton kun arĝentaj steloj, en ĉiuj fenestroj tremetantan meĉon de la lampo aŭ de la krist-arbaj kandeletoj (la elektro tiam ankoraŭ ne ekzistis ĉe ni), kaj vi havos ian imagon pri la kristnaska atmosfero en la ĉeĥa vilaĝo; ni diru: antaŭ nemultaj jardekoj, ĉar nun rapide ĉio ŝanĝiĝas, la praktikaĵoj de la praantikva "magio", devenantaj multokaze certe el la paganaj tempoj, iom post iom malaperas, la lernejo, la radio, kaj la tuta civilizo unuformigas la vivon...



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>