Enciklopediistoj en Kanariaj Insuloj (J. REGULO Perez)

Enciklopediistoj en Kanariaj Insuloj

de Juan RÉGULO Pérez

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/2 p. 47-51

Régulo estas Pérez -- sed ankaŭ la reganto
De l' eldonado arta kaj belo-propagando.

   La doktrinoj, kiuj dum la 17a kaj 18a jarcentoj disiris de Francio ĝis Kristina de Svedio, Frederiko la II de Germanio, Katerina la II de Rusio, ktp, komencis eniri Hispanion dum la unua duono de la 18a, danke precipe al la klopodoj de Jérônimo de Feijoo (1676-1764), kiu de asturia monaĥejo, per siaj publicaĵoj, ekvidetigis la disradiadon de la franca kulturo.

   Kaj okazis, ke sur forgesita, tre fora atlantika insulo, ĉe la kontakto kun la publicaĵoj de Feijoo kaj la tradicia kosmopolitismo de ĝiaj havenoj, brupeto da dekokjarcentuloj ekfilozofiadis pri la naturaj kaj moralaj sciencoj kaj faris la preskaŭ nekredeblan salton, kiun konsistigis la transiro de Feijoo ĝis ĉi ties francaj majstroj.

   La salto ne estis facila nek sendanĝera. En Hispanio tiutempe estis rigore malpermesita la legado de la Enciklopedio kaj de aliaj verkoj de la francaj enciklopediistoj. La Inkvizicio severege persekutis kaj punis malobeintojn, kaj tre nombraj reĝaj leteroj de la 18a jarcento eksprese malpermesadis la cirkuladon aŭ buŝan diskonigon de tiuj libroj aŭ de ties ideoj.

   Sed jam de la 16a jarcento Kanarioj aktive komercadis kun fremdaj landoj, precipe kun Britio, Flandrio kaj Francio, ĉefe per la eksportado unue de sia sukero kaj poste de siaj famegaj vinoj, inter ili la ĉie ŝatataj malvazia kaj muskata. Tiu komerco altiris nombran kolonion de anoj el tiuj nacioj kaj de aliaj interesitoj en tiu trafikado.

   Pro la neceso ne sufikigi tiun riĉecfonton, la Inkvizicio en la arĥipelago estis iom pli tolerema, ol en la cetero de Hispanio, kaj tiel la kulturitaj kanarianoj havis okazon lerni la francan lingvon kaj praktiki legante francan literaturon. La ekŝato de francaj libroj kaj la freŝa aero de la publicaĵoj de Feijoo tiris la pli viglajn kaj kuraĝajn spiritojn al venigo de la originalaj verkoj de la novaj ideoj, kiuj ŝirmitaj en la palacoj de altranguloj iĝis komenco kaj ĉefa spirita nutraĵo de oftaj literaturaj kunvenoj, kie ne estis maloftaĵo renkonti pastrojn (Feijoo mem, kiel dirite, estis monaĥo).

   Certe por multaj hodiaŭaj mensoj aperas surpriza la fakto, ke nobeloj kaj religiuloj, kiun nun estas ĉie plej fortaj bastionoj de ĉiaj politikaj kaj sociaj konservismoj, estis tiam tipaj revoluciuloj. Sed ni devas memori, ke iel simile okazis en Rusio dum la 18a kaj en Turkio dum la 19a jarcentoj, nur ke en ĉi tiuj landoj la revoluciuloj estis junaj oficiroj de la teraj aŭ maraj armeoj. Por Petro la Granda la plej efikaj kunlaborantoj por okcidentigo de Rusio estis liaj gvardiaj oficiroj; kaj la revoluciuloj, kiujn subpremis la konservema caro Nikolao la I en 1825 estis militaj oficiroj, kontaĝitaj de la francaj ideoj. Selimo la III kaj Mahmudo la II de Turkio komencis per okcidentigo de siaj armeoj; kaj la revolucio de 1908, post tridek jaroj da absoluta kaj sisteme obskurisma regado de la sultano Abd-al-Hamido la II ŝuldiĝis al agado de junaj generacioj de armeaj oficiroj: ja ili estis la solaj en kontakto kun okcidento pro bezono sciiĝi pri uzado de novaj profesiaj armiloj, por kio ili nepre devis lerni okcidentajn lingvojn; kaj pruviĝis needble izoligi la spiritojn de la tie cirkulantaj ideoj.

   Tiel do en la bareloj, kiuj forportis malvazion kaj muskatvinon, kontrabande revenis la malpermesitaj limigaj libroj. Domoj ekipiĝis per duoblaj muroj, en kies interspacoj oni kaŝis la volumojn. Ankoraŭ dum la lastaj jaroj de la 19a jarcentoj, kiam oni faligis domon en Puerto de la Cruz (unu el la tiutempaj ĉefaj havenoj de la insulo Tenerifo), troviĝis ekzemplero de la Franca Enciklopedio, kies dikajn volumojn hodiaŭ gardas la universitata biblioteko de La Laguna. Alia ekzemplero de tiu volumaro, kiu apartenis al la plej fama literatura kunveno de la insularo dum la dua duono de la 18a jarcento -- tiu de la markizo de Villanueva del Prado -- nun estas konsultebla en alia publika biblioteko de La Laguna, same kiel la plej granda parto de aliaj francaj verkoj de la markizo, ekslibrisitaj per liaj blazonoj, kiujn posteulo de tiu francadmiranta nobelo testamentis al urba biblioteko.

   Tiel okazis, ke en Kanarioj la partoprenantoj de la literatura kunveno de Villanueva del Prado estis pli kulturitaj, ol ĝenerale la cetero de siaj hispanaj samideanoj de tiu jarcento, ĉar ili estis pli proksimaj al la luma fokuso, kiun reprezentis Francio. En Hispanio tiutempe certe ne troviĝis multaj kompletaj ekzempleroj de la Enciklopedio, ĉar ne estis facile sekrete venigi per la tiamaj poŝtoj tiom ampleksan verkon kaj ĝin kaŝadi al ekleziaj kaj reĝaj cenzuristoj.

   Ni devas memori, ke la hispana verkisto Diego de Torres Villarroel (1693-1770) katedra profesoro pri matematiko ĉe la universitato de Salamanko, poste pastro, skribis pri la sojlo de la 18a jarcento: "Suferis tiam Hispanio tiom hontigan mallumegon, ke en neniu studejo, lernejo aŭ universitato de siaj urboj estis eĉ unu homo, kiu povus lumigi lampon por serĉi la elementojn de la scienco". En lia tempo hispanajn universitatojn plenigis sterilaj skolastikaj disertaĵoj, ekzemple pri tio, ĉu la ento estas dividebla aŭ ne, ĉu ĝi estas analogia aŭ interresponda, k.c. Kiu desegnus triangulon sur nigra tabulo, tiun -- skribis Torres Villarroel -- oni konsideradis aŭ paktinta kun la diablo, aŭ sorĉisto, aŭ minime izolenda danĝerulo. La analfabeteco de la amaso dum la 17a kaj komenco de la 18a jarcento estis kompleta. Nur paroĥestroj (kaj ja ne ĉiuj), kelkaj aliaj religiuloj kaj ne nombraj francemaj nobeloj kaj elitaj laikaj oficistoj kapablis legi.

   Sekve do nur nobeloj kaj religiuloj posedis ilojn por komenci la reirigon de Hispanio al la universalaj formoj de la kulturo, kiujn tiam reprezentis la franca. La lukto estis durega, ĉar la reakcio alarmadis atakan kontraŭstaron kaj aktivis kolera. Sed jam dum la dua duono de la 18a jarcento ĝi devis ekcedi. Depost 1550 la liberala tradicio de Hispanio estis stumpa. Konfidita al si mem, turninta sin al sia pasinto, Hispanio estus malaperinta, ĉar en la sep aŭ ok milionoj da ĝiaj loĝantoj ĉe la komenco de la 18a jarcento estis nenio, kiu per si mem signifus garantiaĵon de civilizeco.

   La hispanoj de la 18a devis do lukti unue en la direkto de metoda serĉado de la vero, kies plej eminenta korifeo estis Feijoo; kaj poste en la imitado kaj similado de la francaj produktaĵoj pri literaturo, politiko, arto, scienco, ktp. Tiel ili sukcesis ekfrakasigi la katolikan imperiismon de Filipo la II kaj reiri al sia eŭropa tradicio. Tiu klopodo, malgraŭ furioza rezistemo de simbiozitaj reakciaj ekleziuloj kaj militistoj -- kiujn kanaria inĝeniulo de la 18a jarcento epitetis "malutilaj, maldignaj kaj damaĝaj" -- kondukis al jarcento da kritika kaj intelekta luktado, dum kiu ellaboriĝis formoj de kulturo kun revolucia koloro.

   Dum la 18a jarcento Kanarioj donis al tiu klopodado eminentan antaŭenpuŝon, per la persono de la pastro, poste katedrala ĉefdiakono en la insulara ĉefpreĝejo, José de Viera y Clavijo (1731-1813). Popoldevena, li estis unu el la elstaraj roluloj de la literatura kunveno ĉe la markizo de Villanueva del Prado; al li ŝuldas Kanarioj sian unuan gazeton, kiu cirkulis per manskribitaj ekzempleroj kaj informadis pri kurantaj novaĵoj kaj kritiko de superstiĉoj; li verkis la unuan sciencmetodan historion de la arĥipelago (eble la plej grava verko pri tiu branĉo en la tuta hispana literaturo de la 18a), kiu poste kaj ĝis hodiaŭ estas klasikaĵo pro la belo de la rakontstilo kaj sendependa serĉado de la vero; ankoraŭ hodiaŭ estas tre helpa lia traktaĵo pri la naturaj sciencoj de la insularo; kaj liaj multenombraj tradukoj el francaj porinstruaj kaj beletraj libroj, same kiel liaj originalaj poemoj, ĝis nun legiĝas ŝate; li avide okupiĝis pri la tiam naskiĝanta moderna ĥemio kaj entuziasme levigis en Madrido la unuan hispanan aerostaton en la jaro 783; li postlasis memorlibron pri siaj travivaĵoj en Francio, Belgio, Aŭstrio, Italio, kiu estas minejo de humoro, kritiko, ŝato kaj respekto al Francio (kies parizaj saĝuloj lin plurfoje profesoris) kaj precipe al Voltaire.

   Pro la klareco kaj pureco de siaj ideoj; pro la alloga, lumiga forto de siaj argumentadoj; pro la sagaca akuteco de sia inĝenio, kiu ĉiam malkovris la malfortan flankon de ĉiaj hipotezoj kaj ĝin nudigis kaj frapis per diskreta kaj senkompata ironio, la enciklopediema Viera y Clavijo ne estas malproksima al la kategorio de granda aŭtoro. Tial, apud verkistoj kiel Ramón de la Cruz (1731-1794), Garcie de la Huerta (1734-1787), Fernández Moratin(1737-1780), k.s. en Hispanio, Viera y Clavijo en Kanarioj,

este clérigo inquieto y cortesano, que traduce a Voltaire y a Cristo reza, (1)

kiel tiom trafe lin karakterizis la poeto de La Laguna Manuel Verdugo (1877-1951) apartenas al la plejado da verkistoj, kiuj pensis, ke la franca ekzemplo povas helpi al renovigo de la hispanaj literaturo kaj penso. Lia aktivado, lia tenaco, la diverseco de liaj priokupoj certigas al li unuarangan lokon ĉe la centro de la grupo de pensuloj kaj beletristoj, kiuj sincere kredis pozitiva la efikon de franc-hispana ideara alianco.


Piednotoj

(1) tiu vigle zorgoplena kaj kortegana pastro, kiu tradukas Volteron kaj al Jesuo preĝas.

Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>