La griloj (Kolomano KALOCSAY)

La griloj

de KALOCSAY Kálmán

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/2 p. 41-42

Antaŭ la naskiĝ' de l' karaj
Muzoj, laŭ la onidiroj,
Estis homoj ordinaraj
Ankaŭ la kamparaj griloj.
Sed kiam aperis Muzoj,
Kaj por dolĉaj koramuzoj
La unuaj kantoj sonis,
La grilhomoj tiel dronis
En plezur', ke ili ĉesis
Pri si zorgi, eĉ forgesis
Manĝi, trinki, kaj konstante
Kantis nur, ne rimarkante,
Ke por tio ili lante
Sin mortigas. Ili devis
Morti home, sed ricevis
Grilan korpon, plu kanzonis:
Al ili la Muzoj donis
La donacon, ke dumvive
Senmalsate, sensoife
Ili kantu, kaj post morto
Ili iru kun raporto:
Kiu do la Muzojn tere
Kultas kaj honoras vere.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>