Inter du virinoj (Kolomano KALOCSAY)

Inter du virinoj

de KALOCSAY Kálmán

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/2 p. 41-42

Delogis ne tre juna damo
Mezaĝan viron, kiun amo
De junulino same ravis.
Kaj tiuj du virinoj havis
Tre grandan zorgon por lin ligi,
Kaj ĉiel al si konformigi.
La harojn ili al li flegis,
Kaj nia viro feliĉegis
Revivi siajn tempojn junajn;
Nu, sed la dam' la harojn brunajn,
Kaj la knabin' la harojn grizajn
Elŝiris el la olda knabo,
Ĝis fine, dank' al flegoj frizaj,
Jen estis li -- kun kalva kapo.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>