Finfine (Marjorie BOULTON)

Finfine

de Marjorie BOULTON

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/2 p. 46

altestimata, ĉu se mi unue
mortos, vi venos en la lasta horo
kaj min brakprenos, por ke mi malfrue
feliĉu milde apud via koro?

Ĉu vi permesos, kiam lasta spiro
forflugos, brule sekos mia haŭto,
ke mi vin kisu, ne plu pro deziro,
sed kiel lasta preĝo, lasta laŭdo?

Miraklo sur la kompatema brusto
povos okazi, tute senintence:
vi eble revivigos min kurace.

Se ne, vi povos diri dum la flustro,
kion vi faros poste, kondolence:
"Ŝi estas morta ... sed ŝi mortis pace ..."


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>