Ario de Gremin (Peter Iljicx CxAJKOVSKIJ)

Ario de Gremin

de Peter Iljiĉ ĈAJKOVSKIJ

elrusigis Tomas PUMPR

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/2 p. 67-68


   Ĉi tiun arion el la mondkonata opero Eŭgeno Onegin de la granda Ĉajkovskij tradukis la konata ĉeĥa esperantista poeto kaj tradukanto Tomas PUMPR. Ĝi aperis en la nica literatura revuo okaze de la unua prezento de tiu opero en la Pariza Operdomo.


Ario de Gremin

Amoro aĝon ne respektas,
viktimon longe ne elektas:
La amon sentas juna vir'
sub tuŝ' unua de sopir',
sed povas eĉ maljuna kor'
eksenti sagon de Amor'.

Min ankaŭ premas jugo ama:
Sopiras mi pri Tatiana!
Mi foje vagis tra la viv'
sen celo kaj sen perspektiv',
sed nun, en mia viv-aŭtuno,
varmigas min la ama suno.

En tiu societo vanta,
en kiu dando kaj fripon',
malsprita, tamen eleganta,
estiĝas centro de salon';
en mez de l' sklavoj plej volontaj
kaj damoj piaj kaj senhontaj,
en mez' de l' ruzo kaj intrig',
en mez' de l' falso kaj kritik',
kaj kie -- laŭ la etiketo --
dum plej ĝentila babilad',
por monprofit' vin sen kompat'
amik' perfidas kun rideto;
en tiu marĉo de mondum'
nun Tatiana, la anĝelo,
dispelis nubon de mallum'
kaj brilas kiel stel' --
ŝi brilas kiel sava stelo.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>