Kanto de junedzinoj (JOZSEF Attila)

Kanto de junedzinoj

de ATTILA Jozsef

elhungarigis KALOCSAY Kálmán

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/2 p. 65


Kanto de junedzinoj

La mentono lanugeta estas ronda kaj koketa,
bela kapo, vigla kruro, rekta dors' de blanka puro,
kaj l' okuloj, kaj la buŝ'!

Ni dancfleksan fajron faras, bakas-kuiras.
Dum la vangoj ruĝas fajre, en bakujo ŝvelas fajne,
brunemajle nia kuk'.

Eĉ la vent' nin amindumas, burĝonantan bruston palpe ĉirkaŭŝvebas,
nian bonodoron portas, nian rondan jupon tordas, flirti levas.

Ni purigas, polvon viŝas, el la haroj ligas nodon,
kaj ĝin lulas paŝetante, kiel koko sian kreston.

Nia freŝa koksbalanco, braka, puga ondodanco
kiel se en rosa herbo, en amaso lukte luda
gajaj, grasaj infanetoj rulas sin kun korpo nuda.

La edzeton vesperhore kun lavakvo, manĝo, kiso ni atendas,
kun li ŝercas, kun li ludas, lin konsolas en ĉagreno,
nokte de brakumoj ardas,
nian ventron rondiĝantan ni rigardas en mateno.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>