Laŭ plaĉo de l' klaĉo (Raymond SCHWARTZ)

Laŭ plaĉo de l' klaĉo

de Raymond SCHWARTZ

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/2 p. 43-46

   Ankaŭ reĝoj, ŝtatestroj kaj similaj individuoj, same kiel normalaj homoj, iam tiam sentas la bezonon vojĝi tra la mondo. Sed jam ĉi tie finiĝas la komparo inter regnestroj kaj normalaj homoj, ĉar -- se la lastaj, pro stultaj monaferoj, devas ĝenerale rezigni siajn vojaĝprojektojn -- la unuaj povas senhezite cedi al sia kaprico, tiom pli facile, ke kutime ili estas ja senpagaj gastoj en la invitanta lando. Plue, kiam tiuj ŝtatestroj forestas el sia hejmlando, la tieaj aferoj funkcias ne malpli bone sed ofte multe pli glate, dum ... se ie mankas nur simpla leterportisto, la ekonomia prospero de tutaj urboj haltas!

   La lasta, ne reĝo sed imperiestro, kiu faris al ni la honoron en Parizo, estis tiu simpatia, almenaŭ certagrade, Hajle Selasje, pli konata sub sia artista nomo Neguso. Ja estis ĝojige revidi en tiel vigle postvivanta formo la unuan viktimon de la tiamaj diktatoroj. Bedaŭrinde, oni ne sufiĉe informis la Parizan publikon, pro kio ekestis certa miskompreno. La brunhaŭta barbuleto, drapirita en blanka larĝfalda mantelo efektis tre spektakle, speciale ankaŭ kun tiu plumĉapelo en formo de giganta cirkumflekso, simila al -- kaj same perfida kiel -- niaj Esperantaj supersignoj, kiuj ankaŭ siaflanke tro facile faras el stelo ŝtelon kaj el kasisto kŝiston! Sed saĝe kaj singarde la Neguso plejofte tenis sian supersignon en la manoj.

   Nu, kiam la gapantaj Parizanoj, ne sufiĉe informitaj, pri la altranga vizitanto, vidis tiun ekzotikan gaston preterpasi en kaleŝo nekovrita sed bone gardita ĉiuflanke de motorbiciklaj policistoj, okazis, ke dika virino apud mi ekkriis kun videbla ĝuo: "Ha fine! Ili sukcesis kapti unu Marsanon!" Tiel sincera estis ŝia ĝojo, ke mi ne kuraĝis sentrompigi ŝin.

   Fakto estas, ke la Marsanoj lastatempe multe okupis la tutmondan gazetaron kaj malkvietigis pacamajn burĝojn. Povas esti, ke ankaŭ en via regiono oni multe parolis pri la invadoprojektoj de la Marsanoj. Eble vi mem vidis unu el tiuj teleretoj, per kiuj la Marsanoj flugas tra la atmosfero kaj pri kiuj la kompetentaj scienculoj vane cerbumadas. Kial ĝuste "teleretoj"? Jes, kial teleretoj? La respondo estas tamen simpla. Eĉ vaksfiguro kapablus kompreni. Atentu bone!

   La Marsanoj sendube ne estas konkerantoj laŭ konataj stiloj. Ili havas sian propran taktikon. Ilia metodo similas al tiu de araneo kaptonta muŝon. Unue ili teksis misterajn retojn ĉirkaŭ nia Tero, retojn verŝajne nepercepteblajn, kiujn dumnokte ili dismetadis helpe de specialaj aparatoj, certe televgidataj. Ĉu vi antaŭsentas nun la tutan sencon, veran signifon de tiuj ... tele-retoj? Jes, sufiĉis malfermi la Suplementon de la Plena Vortaro por trovi la solvon de la enigmo sub la nova, teknika prefikso "tele". Tial teleretoj!

   Oni ĉerpas cetere grandan ĝuon kaj enviindan scion el la dirita Suplemento, kondiĉe, jes, ke oni malfermu ĝin. Inter kelkaj vere utilaj kaj nepre necesaj novaj vortoj mi notis kun plezuro "liki". Ĝia signifo estas "tralasi aŭ ellasi likvaĵon". Ekzemple: Kaldrono likas. (Kelkfoje ankaŭ kalsono, sed pro aliaj kaŭzoj.) Tiel, fine, ni havas akcepteblan terminon anstataŭ tiuj tro maldelikataj vortoj uzataj ĝis nun por paroli pri pli-aŭ-malpli-vola ellaso de akvo. Denun ni povos diri kun certe eleganteco, ke la hundeto likis kontraŭ la gaslanterno. Tio estas progreso! Sed evitu aserti, ke kato-likaĵo estas malbonodora. Se ne, vi havos konflikton kun la katolika mondo kaj riskos vidi ... protestantajn katolikojn.

   La Suplemento kompreneble ne enhavas ĉiujn necesajn novajn vortojn. Inter la mankantaj oni rimarkas tujn kaj unuavide la radikon "pinup'" (1), kiu estus tamen nepre akceptinda nun, kiam ĉiuj ilustritaj gazetoj publikigas tiel malavare sukajn ŝinkopartojn de ĉiaspecaj dancistinoj, filmulinoj, modopupoj kaj similaj korifeinoj, kaj kiam prosperas ĉiuloke beleckonkursoj por premiado de la plej diversaj virin-anatomiaj pecoj pli aŭ malpli Lolobriĝidaj. Ni bezonas tiun pinupterminon tiom pli, ke jam nia lingvo ekfloras ĉe la internaciaj Miss'oj. Ĉu ne, ke unu el ili estas fama ne nur pro sia pinupeco sed ankaŭ pro sia rapida adaptiĝo al la Esperanta terminologio? Tuj dekomence ŝi nomis siajn krurojn nur "Miaj akademianoj". Se iu miris: "Kial akademianoj?" ŝi respondis: "Ĉar ili estas la plej firmaj subtenantoj de mia fundamento." Sed unu tagon ŝi havis la okazon vidi grupobildon de nia akademio. Kia elreviĝo! De tiam ŝi parolas pri siaj "delegitoj" kun la preteksto, ke ili estas la ĉefaj faktoroj de la movado! Krome, ili helpas al enkasigo de l' kotizaĵoj.

   Sed ni devojiĝis, kiel ofte okazas, kiam temas pri pinupulinoj. Ankaŭ in Italio ili devojiĝis, sed tie estis multe pli grave, ĉar ili mispaŝis sur la terenon de l' krimo kaj en la regnon de l' skandalo. Vi certe rememoras la "aferon Montesi" (prononcu Montezi), kiu eksplodis en tre aristokrata medio kaj ĉirkaŭ kiu aktoris plej diversnomaj grafoj, kvankam ŝajne ĉiuj tamen el la familio Porno, tiuj grafoj.

   Preskaŭ samepoke, sed ĉi foje en la ekstrem-maldekstra politika partio, haladzis la "afero Sotgiu" (prononcu Sotĝu), kies centra figuro laŭdire oficis ekster la kadro de l' ortodoksaj ritoj. Sed ĉu dekstre, ĉu maldekstre, kia ajn la kulto, kiel variaj la ritoj, la ceremonioj, oni povas nur konkludi: Jen stranga ... litorgio! Amoro, kokaino, volupto, perverseco, k.t.p., k.t.p. (prononcu kotopot', kotopot'!)

   Kiom pli edifaj estas la afablaj fantaziaĵoj de niaj ... honoridindaj kolegoj el la Dulingvisma Skolo! Ĵus ili anoncis la ĝemeligon de la urboj Newmarket en Anglujo kaj Chantilly en Francujo. Ambaŭ estas parencaj jam pro tio, ke ambaŭ estas famaj centroj de ĉevaldresado. Kaj iam, dum la proksima jaro, la loĝantoj de tiuj urboj reciprokos vizitojn, provante paroli angle en Francujo kaj france en Anglujo ... la malo estus pli sukcesdona! -- kaj kiel kulminpunkton de l' manifestacio oni promesas al ni la oficialan pariĝon de Newmarketa virĉevalo kun Chantilly-ĉevalino. La ido estos nomata Bilingvo! Ne tiel stulte!

   Mi vetas -- kaj ĉar temas pri ĉevaloj, ankaŭ vi povas veti -- ke iun tagon dum la proksima jaro la sistemo Dulingvismo havos almenaŭ du fervorajn adeptojn, nome la elektitaj geĉevalojn, kiuj post komuna ge-heno atingos la ĉeval-edenon sub la aplaŭdoj de l' fratiĝintaj popoloj.

   La malbonŝanco por la Dulingvismo mem kuŝas en tio, ke la du fervoraj adeptoj neniel bezonis la kunlaboron de la Dulingvismo por interkompreniĝi tiel perfekte.


Piednotoj

(1) Angle "pin up" = fiksi per pingloj. De tie la esprimo pin-up girl = plaĉaspekta virino, neavara pri elmontro de certaj korpopartoj kaj kies bildon la Usonaj militistoj pingle alkroĉis survande super siaj kuŝiloj en kazernoj kaj ŝipkajutoj.

Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>