La hundoj (I) (Marcel AYME)

La hundoj (parto I)

de Marcel AYMÉ

elfrancigis Roger BERNARD

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/2 p. 71-75


   Jes, mi rakontos la hundojn, sed antaŭe demetu la lignoŝuojn. Jen, mi estis certa, ili estas plenaj de neĝo, kaj viaj pantofloj, en kia stato! Se vi ne vagadus sencele en la vojetoj, vi revenus hejmen kun sekaj piedoj, sed vi preferas vadi dciuloke kun sentaŭguloj viaspecaj. Oni raportis al mi, ke foje oni vidis vin gliti sur la kvaĵo Philippe, kaj ĝuste en la plej profunda loko! Ha! Se mi estus certa pri tio! Kiam nur mi pensas pri via patrino, kompatinda ŝafeto, kiun mi revidas tiom milda, tiom serioza!... Ha! ja ne ŝi estus glitinta sur la kavaĵoj! Por reveni de la lernejklaso ĉu vintre, ĉu somere, ŝi bezonis apenaŭ kvaronharon. Kaj vi, tri kvaronhorojn, foje pli, kaj kun malsekaj piedoj, foje eĉ kun ŝiritaj vestoj, kiel antaŭ hieraŭ. Mi preskaŭ ne volas rakonti al vi la hundojn. Viajn lignoŝuojn metu en la fornon, sidiĝu ĉi tie antaŭ la fajrujo, metu viajn piedojn sur la gardo-stangon.

   La unuan, kiun mi havis hejme, mi mem kunprenis, en 1909, kiam mi ekmastrumis, juna novedzino. Mia patro konservis ĝin garde por mi, kiam lia Musette naskis siajn idojn, ĉirkaŭ la fino de l' aŭtuno, sep, ok monatojn antaŭ mia edziniĝo. La hundon oni nomis Pyrame. Ĝi estis fer-griza, mallonghara, kun rektaj oreloj, ne tre alta, ankaŭ ne tre bela. Bona paŝtisto, ankaŭ bona gardisto, ĝi estis amema. En sia junaĝo, ĝi amis ludi, kaj ni ambaŭ ... mi estis dudekjara ... ni multe ĝuis. Kaj vidu, kiel estas la aferoj, ĝi preferis vian avon, kiu tamen ne estis multe afabla al ĝi. Mia kompatinda Hector, en la tuta regiono, vi ne trovus simile bonan homon, kiel li, sed tamen li ne ĝenis sin por sendi sian lignoŝuon sur hundon. Pli ol unu fojon, la nian li punis per kelkaj bastonfrapoj. Devas konfesi, ke Pyrame ja meritis, ŝtelulo ĝi estis iom, krome ĉiam inter niaj gamboj por ĝeni la laboron, embarasi, kun gravaj mienoj, kvazaŭ la tuta laboro okazus tra ĝiaj kruroj. Ĝin oni ĉiam trovis kun si, kiam oni malplej bezonis. Iam, mi portis la panon por kuiri, en la fornĉambron, ĉu ĝi ne faligis min meze de la korto, kun miaj korbetoj, la vizaĝon plene en la paston? Ha! Mi koleris!

   Alia ĝia malbona flanko, al fremduloj ĝi estis atakema. Ĝi ne povis toleri, ke personoj venu hejmen, ĝi ne ĉesis bojadi, kun malafabla faŭko kaj malbonaj okuloj. Mi ĉiam timis, ke ĝi mordos iun, kaj kiom da fojoj tio okazis, ne pri personoj, sed pri eksteraj hundoj, kiujn ĝi ankaŭ ne toleris. Sur la kampoj, kiam mi gardis la bovinojn, sama afero, ĝi estis rabia, obstinega, ĉiam volis havi la lastan vorton. Bovino, kiu alfrontas ... multajn hundojn vi vidas fuĝantajn, ne arogantajn, kun mallevita vosto kaj kavaj lumboj, sed Pyrame, ĝi ja ne lasis kaj ĉiam la bovino cedis. Tia ĝi estis; kaj nur aŭdante ĝin boji kun tranĉa kaj grumbla voĉo, la uloj, kiuj paŝis sur la vojo, deflankiĝis. Por la hundo, kio gravis, tio estis la familio, ĝia mastro, mi kaj la du infaojn, kiuj estis naskiĝintaj, via onklo François en aprilo de 1911, kaj via patrineto, kompatinda ŝafeto, en novembro de la posta jaro. Kun ambaŭ etuloj, pli pacienca, pli milda ol ĝi, neniu. Ili ja rajtis tiri al ĝi la harojn, la voston, la orelojn, ĝi ne moviĝis, sed alproksimiĝis iu, jam ĝi murmuregis, kun malmilda mieno. Ĝi tiom amis sian domon, sian familion, ke oni ne vidis ĝin vagadi en la vilaĝo, kiel la aliaj hundoj. Sindevige, ĝi estis tie ĉi, en la korto aŭ sur la kampoj kun la bovinoj, kvazaĵ sen ĝi oni ne povus. Sed se via avo eliris, ĉu li iris al la Frizulino por aĉeti tabakon, aŭ dimanĉe por ludi kuglojn, Pyrame estis ĉe liaj kalkanumoj, kaj pli fiera, pli kontenta ol ĝi, ne estis.

   Kaj en 1914, iun tagon de Aŭgusto, mi memoras, tie sur la bordo de la vojo ... plene meze de falĉado kaj rikoltado ... Hector foriris por la milito. Li ne volis, ke mi akompanu lin al la stacidomo en Mont-sous-Vaudrey. Li kisis siajn infanojn kaj al mi, por konsoli min, li diris, ke li revenos post tri semajnoj. Li foriris sur la vojo kaj kiam li estis ĉe la granda fago, li forpelis Pyrame, kiu sekvis lin. La hundo revis seniluziigita. Momente ĝi ne komprenis, ke la mastro forlasis la domon por longa tempo. Mi do restis sola kun miaj etuloj, kaj kiom da laboro, vi imagas. Mia patro venis kun najbaroj por enporti la rikoltojn, kiuj kuŝis sur la kampoj. Poste oni havis la draŝmaŝinon. Mi ja ne havis tempon por zorgi pri Pyrame, nek vidi, kion ĝi faras. Apenaŭ mi rimarkis, ke ĝi ne plu tiom forte bojas kontraŭ la personoj, sed kiam finiĝis la postrikolto, kiam venis la momento por lasi la bovinojn en la herbejojn, mi ekkonstatis, ke ĝi ne plu estas kiel kutime.

   Kaj en 1914, iun tagon de Aŭgusto, mi memoras, tie sur la bordo de la vojo ... plene meze de falĉado kaj rikoltado ... Hector foriris por la milito. Li ne volis, ke mi akompanu lin al la stacidomo en Mont-sous-Vaudrey. Li kisis siajn infanojn kaj al mi, por konsoli min, li diris, ke li revenos post tri semajnoj. Li foriris sur la vojo kaj kiam li estis ĉe la granda fago, li forpelis Pyrame, kiu sekvis lin. La hundo revis seniluziigita. Momente ĝi ne komprenis, ke la mastro forlasis la domon por longa tempo. Mi do restis sola kun miaj etuloj, kaj kiom da laboro, vi imagas. Mia patro venis kun najbaroj por enporti la rikoltojn, kiuj kuŝis sur la kampoj. Poste oni havis la draŝmaŝinon. Mi ja ne havis tempon por zorgi pri Pyrame, nek vidi, kion ĝi faras. Apenaŭ mi rimarkis, ke ĝi ne plu tiom forte bojas kontraŭ la personoj, sed kiam finiĝis la postrikolto, kiam venis la momento por lasi la bovinojn en la herbejojn, mi ekkonstatis, ke ĝi ne plu estas kiel kutime.

   Mi metis miajn bovinojn sur Raicart por havi ilin sub mia rigardo sen eliri de ĉi tie. Mi observadis ilin de malproksime kaj, se unu aĵ alia deflankiĝis, mi nur bezonis voki Pyrame, kiun mi lokigis apud ili. Tiel mi povis ekvidi, ke duonon de la tempo ĝi ne plu estas sur la kampoj. La maliculo komprenis, ke la mastro forlasis nin. Ĝi elprofitis. Dum antaŭe ĝi konsideris nur la domon kaj ĝian servadon, kun grandaj mienoj: mi volas ĉion fari, nun ĝi devojiĝis, ĝi kuradis en la vilaĝo. Unue ĝi kontentiĝis forirante unu aŭ du horojn, sed baldaŭ temis pri la tuta tago, revenis nur por manĝi. Mi provis puni ĝin, ne utilis. Eble mi ne tre forte batis ĝin povas esti. Nenio malhelpis ĝin kuraĉadi, nek afablaĵoj, nek batoj.

   Kaj vidu, kiel ruza! En 1915, kiam Hector revenis kelkajn tagojn kun forpermeso, Pyrame ne forlasis la domon dum la dek tagoj, krom por akompani lin, kiam li eliris, sen deflankiĝi eĉ unu paŝon. Tute la sama hundo kiel antaŭe. Ĝi retrovis siajn atakemajn manierojn por boji kontraŭ la fremduloj, same ankaŭ siajn mienojn ĉiam disdoni la laboron. Sed kiam finiĝis la forpermeso, kiam Hector reiris al la batalfronto, ĝi rekomencis kuraĉi, plu ne gravis la hejmo.

   Ĉirkaŭ la fino de la somero, alvenis soldatoj, kiuj kampadis en la vilaĝo. Pyrame konis plu nur ilin, ĝi estis ĉiam kun ili, ĝi manĝis kun ili. Dum la tago, ĝi venis tamen pasigi momenton hejme, kvazaŭ por ekscii pri la sano. Ĝi montris amikaĵojn al la infanoj, sed min ĝi ne multe kuraĝis rigardi, ĉar malgraŭ ĉio ĝi hontis. Nokte, foje-foje, ĝi kuŝis en sia kesto, ne ofte. Kaj iam la soldatoj foriris. Ion matenon, mi ĵus leviĝis, povis esti la kvina, ekpluvetis. La soldatoj pasis sur la vojo, mi pensis pri mia kompatinda Hector. Malantaŭ la kolono postsekvis mulveturiloj. Subite, mi vidis mian Pyrame, kiu marŝis sub la pluvo apud veturilo. Mi vokis ĝin unu fojon, du fojojn. Ĝi haltis, turniĝante al mia direkto, kaj ftt!... jen ĝi metas la kapon inter antaŭajn krurojn, kvazaŭ ĝi volus veni kaj ne povus, kaj estus hontema. Necesas diri, ĉar tio estas vera, ĝi ŝajnis malfeliĉa. Ĝi fine prenis decidon, sed por kuri post la veturilojn. Mi vokis ĝin ankoraŭ unu fojon. Ĝi haltis, ne longe, kun mallevita kapo, vosto ankaŭ kaj streĉitaj flankoj. Mi vidis ĝin trote kuri laŭlonge de la kolono, ĝis la kurbiĝo post Chavignot. Kaj mi neniam revidis ĝin.

   Al la infanoj Pyrame mankis. Ili deziris alian hundon. Ankaŭ mi. Sed mi havis alion por pensi, la ordona laboro, la zorgoj pri la viro ĉe l' fronto, falis tiom da ili, kaj krome mi estis naskonta mian trian, Fernand via onklo Fernand, kiu revenis de militkaptiteco en la somero antaŭ tri jaroj. Tiuj militoj, neniam finiĝas. Estis dum la somero de 1916, kiam miaj kuzoj de Villers-les-Bois, iun tagon kiam ili havis la okazon, portis al ni junan hundidon. Ĝi estis du-monata. Oni nomis ĝin Belfort, sed via patrino, kompatinda ŝafeto, kiu estis, nu, trijara, ne multe pli, ŝi diris Béfort, kaj la nomo Béfort restis.

   Kiam Hector revenis de la milito, en 19, Béfort estis granda bela hundo, fortika kiel ĉevalo aŭ preskaŭ, kaj alta, mi ne troigas, kiel la tablo. Ĝi havis belan hararon blue grizan, kun ene blankaj makuloj, haroj iom longaj, kiuj friziĝis sur la kolo kaj la oreloj. Ha~bela hundo, ĝi estis ja bela hundo, kaj afabla, kaj inteligenta. Tute malkaŝe, ĝi ĉion komprenis. Sciu nur, hejme ofte ĝi anstataŭis min apud la infanoj. Mi povis eliri, iri labori sur la kampoj, Béfort gardis ilin. Ĝi sciis tiel bone, kiel kiu ajn, ĉion, kio estas malpermesita por ili: la marĉeto, la sterkejo, la stenkakvo-kavo, la puto, surgrimpi la ŝtupetarojn. Nu vidu, estas ĝi, kiu instruis vian onklon Fernand ekiri. Estis bele vidi ilin ambaŭ, la etulon solide alkroĉitan per mano al ĝia haro aŭ al ĝia orelo -- pri tio ĝi ne atentis -- kaj la hundon, kiu iris malrapide, etpaŝe, kaj haltis, kiam ĝi sentis la infanon heziti.

   Béfort, ĝi estis pli ol hundo: persono. Kiam ĝi vidis nin malfeliĉaj, ĉu tiun aŭ tiun, ĝi estis pli malfeliĉa ol ni. Ĝi venis leki al ni la manojn kaj alrigardis nin per malgajaj okuloj. Se iu ploris, ankaŭ ĝi ploris, ĝemetante per mizera voĉo. Mi memoras ... kaj tion kiomfoje mi vidis! ... kiam Hector sendis unu el la infanoj pune en angulon, Béfort tien ankaŭ iris kaj tie restis ĝis la fino de la puno. Bestoj tiaj ... mi diras, ke necesus multaj por instrui la homojn ami.

   Kiel paŝtisto, neniu simila. Kiam venis la tempo por meti la bovinojn sur la komunumajn herbejojn, oni kondukis ilin kun ĝi unu fojon, kaj poste ĝi jam bezonis neniun, nek por forkonduki, nek por gardi ilin. Sur la vojoj, ĝi tenis ilin en bona ordo, are, kaj se venis veturilo, ĝi jam rapide puŝis ilin al la randoj. Kviete, senbrue, senrapide. Ĝi ne estis el tiuj furiozaj hundoj, kiuj senĉese pelas, turmentas la bestojn kaj rompas al ili la orelojn. Sur la paŝtejoj, oni preskaŭ ne vidis ĝin kuri. Tiam, kaj nur tiam, ĝi bojetis fojeton, por sciigi, ke ĝi ĉeestas. Starigis la kapon, faris unu paŝon, kaj tio sufiĉis, ĉio reordiĝis. La bovinoj timis ĝin. Mi diros eĉ: ili ĝin respektis.

   Ĝiaj nuraj mankoj, kiuj cetere devis konduki ĝin malproksimen, estis ĝia frandemo kaj ĝia batalemo. Eble farsulo ĝi estis iomete. Malofte pasis tago, dum kiu ĝi ne batalis kun la hundoj de la vilaĝo, kaj ĉiam ĝi estis la superulo. Pensu nur, ĝi estis tiom forta! la homoj estis ne tre kontentaj, sed ne ĝis tio, ke ili plendis. Finfine, batalo de hundoj, tio estas ne tre grava. La riproĉoj, kiujn oni direktis al ni, tiam kaj tiam, ne ofte kaj precipe kvazaŭ amuzite, estis tial, ke ĝi ŝteletis; ĝi ŝtelis viandpecon tie, lardopecon tie. Ni, ni ne multe kredis tion. Hejme, ĝi neniam ŝtelis. La plej etan pecon ĝi ne prenus, se ni ne donus. Mi preskaŭ kredis, ke la homoj estas iom ĵaluzaj, ke ni havas tiel belan hundon.

La dua parto



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>