Kien forigxas la libroj (Karel CxAPEK)

Kien foriĝas la libroj

de Karel ĈAPEK

elĉeĥigis Miloŝ LUKAS

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/2 p. 53-55

   Okazas iam al la homo, ke, konforme al la proverbo, "kien ajn li pafas, ĉie li maltrafas". Ĉi-specaj senokupuloj serĉas ordinare postenon en iu publika biblioteko aŭ en redaktejo; la fakto, ke ili penas trovi vivrimedojn ĝuste tie, kaj ne en la administra konsilantaro de Zivnobanka (1) aŭ en la Landa Komitato, montras, ke ilin ŝarĝas ia malbeno. Ankaŭ mi mem, estinte iam senokupa, ekpostenis en biblioteko (2). Tiu kariero estis tre mallonga kaj sensukcesa; mi eltenis tie nur du semajnojn. Malgraŭ tio mi povas deklari, ke la kutima koncepto pri bibliotekista vivo ne estas konforma al la realo. Oni imagas, ke la bibliotekisto dum la tuta tago grimpas kaj degrimpas laŭ ŝtupetaro kiel la anĝeloj en la sonĝo de Jakobo, kaj ke li amasigas sur sia tablo misterajn, preskaŭ sorĉistajn libregojn, binditajn en porka ledo kaj plenajn de ekkono bona kaj malbona. La afero do aspektas iom alie; la bibliotekisto tute ne interrilatas kun la libroj, krom ke li mezuras ilian formaton, sirbas sur ili numeron kaj kiam eble belskribe kopias ilian titolon, ekzemple: "Zaoralek, Felikso Johano: pri la sang-afido kaj pri la metodo, kiel ĝin alfronti kaj kontraŭbatali kaj kiel niajn fruktarbojn ŝirmi de ĉiaj insektoj malutilaj, speciale konsiderante la distrikton de Mlada Boleslav (3). 17 paĝoj. Eldonita de la aŭtoro mem. Mlada Boleslav, 1872." Sur alia slipo li notas: "Sang-afido. Vidu: Pri la s.-a. kaj pri la metodo, kiel ĝin alfronti" ktp. Sur tria slipo: "Fruktarboj. Vidu: Pri la sang-afido" ktp. Sur kvara slipo: "Mlada Boleslav. Vidu: Pri la sang-afido ktp. speciale konsiderante la distrikton de M.B.". Krome li registras tion en dikaj katalogoj, kaj poste servisto la libreton forportas kaj enŝovas ĝin en etaĝeron, el kiu oni elprenos ĝen neniam plu. Ĉion ĉi estas necese fari, por ke la libreto troviĝu sialoke.

   Ĉi tio okazas pri libroj publikaj; libron doman kontraŭe karakterizas la fakto, ke ĝi neniam troviĝas sialoke. Ĉiun trian jaron obsedas min fanatika intenco meti ordon en mia biblioteko. Tion oni faras jene: oni eltiras ĉiujn librojn kaj amasigas ilin sur la planko por klasifiki ilin. Poste oni elprenas unu libron, eksidas surtere kaj komencas legi. La sekvan tagon oni decidiĝas procedi metode; oni komencas fari amasojn natursciencan, filozofian, historian kaj mi-ne-scias-kiajn ankoraŭ, ĉe kio oni akiras la malnovan sperton, ke la plimulto de la libroj ial tute ne konvenas al iu el tiuj grupoj; krome oni vespere trovas, ke oni ĉion intermiksis. La trian tagon oni provas la librojn iel ordigi laŭ la formato; la tuta afero poste finiĝas per tio, ke oni amasprenas ĉion senelekte kaj enŝtopas tion en la fakojn, post kio oni denove ĝuas trijaran trankvilon.

   Koncerne la libroakiradon, ĝi ordinare okazas tiamaniere, ke oni ĉe librovendisto ekvidas libron, pri kiu oni diras al si mem: "Tiun mi devas posedi!" Poste oni triumfe alportas ĝin hejmen, lasas ĝin dum unu monato kuŝi surtable, por havi ĝin sub la mano, poste oni konjekteble pruntas ĝin al iu aŭ iel ĝin umas, per kio la libro senpostsigne malaperas. Verŝajne ĝi ie troviĝas; mi mem havas gigantan bibliotekon, kiu ie troviĝas. La libro estas unu el tiuj strangaj objektoj, kiuj ordinare havas ian malluman duonekziston: nome, ke ili "ie troviĝas". Al tiuj aĵoj apartenas ankaŭ la alia ganto el la paro, la ŝlosiloj, la hejma marteleto, la atesto pri enregistriĝo kaj ĝenerale ĉiuj gravaj dokumentoj. Temas pri aĵoj, kiujn oni neniam povas trovi, sed kiuj malgraŭ tio "ie troviĝas." Se la homo konstatas mankon de sia cent-krona monbileto li ne diras, ke ĝi "ie troviĝas", sed ke li ĝin perdis aŭ ke iu ŝtelis ĝin de li. Tamen, se mi konstatas, ke mankas al mi ekzemple la "Travivaĵoj de Antonin Vondrejc" (4), mi diras kun certa fatalismo, ke ili "ie troviĝas". Mi ne supozas, kie povas esti la libra "ieo"; mi ne scias imagi kien foriĝas la libroj. Mi opinias, ke, post kiam mi venos en ĉielon (kion profetis al mi sinjoro Götz) (5), la unuan paradizan surprizon, kiun mi tie spertos, prezentos ĉiuj miaj libroj, kiuj nun "ie troviĝas" kaj kiujn mi tie trovos bele ordigitaj laŭ la enhavo kaj laŭ la formato; Dio mia, kiel granda biblioteko ĝi estos! Imagu, ke la libroj ne havus la mirindan econ malaperi: kiom da ili devus en la mondo ekzisti! Mi konjektas, ke apenaŭ povus ilin ampleksi niaj loĝejoj, inkluzive la subtegmentojn kaj kelojn. La libroj bonŝance havas la superan destinon, ke ili de ĉe ni iom post iom malaperas kaj "ie troviĝas", ne ĝenate de tio, ke ni povus iam elesplori, kie ili fakte estas.

   La librojn oni ne forĵetas nek forbuligas en forno; ilian malaperadon vualas mistero; ili ie troviĝas.


Piednotoj

(1) Zivnobanka (z = ĵ), mallongigita nomo de "Zivnostenska banka" (= "Negocista Banko"). Tiu institucio, fondita origine (en 1868) por la interesoj de etnegocistoj, fariĝis en la antaŭrevolucia periodo de nia lando fine bastiono de la (grand)kapitalismo.
(2) En 1916 (en la biblioteko de Nacia Muzeo en Prago); tiutempe la aŭtoro estis 26jara.
(3) Negranda urbo en Bohemujo (56 km. nordoriente de Prago).
(4) "Antonin Vondrejc. Travivaĵoj de poeto" estas duvoluma romano de la ĉeĥa verkisto Karel Matej Ĉapek-Chod (1860-1927; ch = ĥ).
(5) La ĉeĥa literatura kritikisto Frantisek Götz (*1894).


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>